Ujumbe: 44
Lugha: Esperanto
Radio~! (Wasifu wa mtumiaji) 15 Januari 2010 10:12:26 asubuhi
Antaŭ 9 jaroj mi enamiĝis kun tre bonkora viro kaj estis tre feliĉa, ĝis unu tagon li subite eklernis Esperanton. Laŭ mi li preskaŭ freneziĝis pro la lingvo, kaj li volis ke ankaŭ mi eklernu. Mi ne emis tion fari. Finfine li decidis ke li ne volas koramikinon kiu ne parolas Esperanton, kaj la amrilato finiĝis.
Pro tio, dum 5 jaroj mi forte malamis Esperanton kaj neniam intencis ĝin lerni. Dum 2006 mi tamen vizitis Esperanto-forumon kaj tie ekkonis kaj enamiĝis kun alia Esperantisto. Feliĉe ĉi tiu homo neniam parolis al mi aŭ en aŭ pri Esperanto, kaj neniam provis devigi min paroli la lingvon. Pro tiu manko de premo mi fakte ja interesiĝis pri la lingvo, kaj finfine lernis pro propra volo
Kvankam ni ambaŭ nun entuziasmas pri la lingvo, ni ĉiam parolas unu al la alia en nia gepatra lingvo, se ni ne estas kune kun eksterlandaj Esperantistoj. Por ni Esperanto estas komuna hobio, sed ĝi ne influas la ĉiutagan vivon.
Artikolo pri ni (en la angla)
Dozorca (Wasifu wa mtumiaji) 15 Januari 2010 9:28:57 alasiri
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 16 Januari 2010 1:36:41 asubuhi
sinjoro (Wasifu wa mtumiaji) 16 Januari 2010 9:52:11 asubuhi
Rodrigoo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Januari 2010 5:44:34 asubuhi
Sammondane,
Ĥod
Ladek (Wasifu wa mtumiaji) 18 Januari 2010 7:03:46 alasiri
sinjoro:Eddycgn:Ĉe lernu entute registriĝis 81 763 uzantoj,sian sekson ne indikis 16 210.Virojn estas 40449.Virinojn 25238,inter ili ankaŭ tre belaj .Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!ereere:ahahahmi legis la statistikojn de lernu, kvazaŭ 80000
partoprenantoj. Do ne estas analizo viroj/virinoj. Kial? Seksizmotimo?
Se la partopreno de virinoj estas basa, oni devas demandi: kion ne plaĉas al la virinoj?
jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2010 9:03:01 asubuhi
sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!Eble virinoj kaŝiĝas malantaŭ vireca profilo
nikko (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2010 9:35:16 asubuhi
Mi sukcese konvinkis mian amikinon. Tio dependas de rimedoj. Fakte, mi ne insistis, sed interparoloj en Esperanto ĉe rendevuoj estas tre romantikaj kaj interesaj.
(Ŝi devis ellerni, por kompreni sencon de versoj, kiujn mi skribis por ŝi en Esperanto. )
Juanjo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Januari 2010 9:54:59 asubuhi
ereere (Wasifu wa mtumiaji) 20 Januari 2010 1:33:36 asubuhi
jan aleksan:sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!Ankaŭ mi ŝatus trovi koramikinon en esperantujo, mi pensas ke oni devus reklamigi pli multe la retpaĝon. Kial ne prezenti ĝin en la temo "novaĵoj" ?