前往目錄

Ĉu viaj gekoramikoj ankaŭ parolas Esperanton?

貼文者: Jakovo, 2009年12月26日

訊息: 44

語言: Esperanto

Radio~! (顯示個人資料) 2010年1月15日上午10:12:26

Laŭ mi estas terura ideo, provi konvinki koramik(in)on ke li/ŝi lernu Esperanton.

Antaŭ 9 jaroj mi enamiĝis kun tre bonkora viro kaj estis tre feliĉa, ĝis unu tagon li subite eklernis Esperanton. Laŭ mi li preskaŭ freneziĝis pro la lingvo, kaj li volis ke ankaŭ mi eklernu. Mi ne emis tion fari. Finfine li decidis ke li ne volas koramikinon kiu ne parolas Esperanton, kaj la amrilato finiĝis.

Pro tio, dum 5 jaroj mi forte malamis Esperanton kaj neniam intencis ĝin lerni. Dum 2006 mi tamen vizitis Esperanto-forumon kaj tie ekkonis kaj enamiĝis kun alia Esperantisto. Feliĉe ĉi tiu homo neniam parolis al mi aŭ en aŭ pri Esperanto, kaj neniam provis devigi min paroli la lingvon. Pro tiu manko de premo mi fakte ja interesiĝis pri la lingvo, kaj finfine lernis pro propra volo ridulo.gif

Kvankam ni ambaŭ nun entuziasmas pri la lingvo, ni ĉiam parolas unu al la alia en nia gepatra lingvo, se ni ne estas kune kun eksterlandaj Esperantistoj. Por ni Esperanto estas komuna hobio, sed ĝi ne influas la ĉiutagan vivon.

Artikolo pri ni (en la angla)

Dozorca (顯示個人資料) 2010年1月15日下午9:28:57

Mi ne havas gekonatoj kiuj parolas en nia komuna lingvo malgajo.gif

Rogir (顯示個人資料) 2010年1月16日上午1:36:41

Nu, verŝajne estas iu klubo en via urbo, serĉu ĝin.

sinjoro (顯示個人資料) 2010年1月16日上午9:52:11

Kompreneble, en Vroclavo loĝas sufiĉe multaj esperantistoj! Ĉe la strato Dubois troviĝas tiea Esperanto-klubo.

Rodrigoo (顯示個人資料) 2010年1月18日上午5:44:34

Nu, mia denaska lingvo estas la portugala, kaj la denaska lingvo de mia koramikino estas la dana. Veee... la plej bona afero farita de mi estis esperantistigi ŝin. Tiam, kiam ni komunikiĝis per la angla estis terura... Nun, ni pli facile komprenas unu la alian, kaj mi devas konfesi: paroli pri l`amo en esperanto estas mirinda. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Ladek (顯示個人資料) 2010年1月18日下午7:03:46

sinjoro:
Eddycgn:
ereere:ahahah ridego.gif
mi legis la statistikojn de lernu, kvazaŭ 80000
partoprenantoj. Do ne estas analizo viroj/virinoj. Kial? Seksizmotimo?
Se la partopreno de virinoj estas basa, oni devas demandi: kion ne plaĉas al la virinoj?
Ĉe lernu entute registriĝis 81 763 uzantoj,sian sekson ne indikis 16 210.Virojn estas 40449.Virinojn 25238,inter ili ankaŭ tre belaj rido.gif .Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年1月19日上午9:03:01

sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!
Eble virinoj kaŝiĝas malantaŭ vireca profilo lango.gif

nikko (顯示個人資料) 2010年1月19日上午9:35:16

Laŭ mi estas terura ideo, provi konvinki koramik(in)on ke li/ŝi lernu Esperanton.

Mi sukcese konvinkis mian amikinon. Tio dependas de rimedoj. Fakte, mi ne insistis, sed interparoloj en Esperanto ĉe rendevuoj estas tre romantikaj kaj interesaj. lango.gif

(Ŝi devis ellerni, por kompreni sencon de versoj, kiujn mi skribis por ŝi en Esperanto. ) senkulpa.gif

Juanjo (顯示個人資料) 2010年1月19日上午9:54:59

Mi ne havas koramikon ploro.gif

ereere (顯示個人資料) 2010年1月20日上午1:33:36

jan aleksan:
sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!
Ankaŭ mi ŝatus trovi koramikinon en esperantujo, mi pensas ke oni devus reklamigi pli multe la retpaĝon. Kial ne prezenti ĝin en la temo "novaĵoj" ?

回到上端