לתוכן העניינים

Ĉu viaj gekoramikoj ankaŭ parolas Esperanton?

של Jakovo, 26 בדצמבר 2009

הודעות: 39

שפה: Esperanto

Rogir (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2010, 01:36:41

Nu, verŝajne estas iu klubo en via urbo, serĉu ĝin.

sinjoro (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2010, 09:52:11

Kompreneble, en Vroclavo loĝas sufiĉe multaj esperantistoj! Ĉe la strato Dubois troviĝas tiea Esperanto-klubo.

Rodrigoo (הצגת פרופיל) 18 בינואר 2010, 05:44:34

Nu, mia denaska lingvo estas la portugala, kaj la denaska lingvo de mia koramikino estas la dana. Veee... la plej bona afero farita de mi estis esperantistigi ŝin. Tiam, kiam ni komunikiĝis per la angla estis terura... Nun, ni pli facile komprenas unu la alian, kaj mi devas konfesi: paroli pri l`amo en esperanto estas mirinda. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Ladek (הצגת פרופיל) 18 בינואר 2010, 19:03:46

sinjoro:
Eddycgn:
ereere:ahahah ridego.gif
mi legis la statistikojn de lernu, kvazaŭ 80000
partoprenantoj. Do ne estas analizo viroj/virinoj. Kial? Seksizmotimo?
Se la partopreno de virinoj estas basa, oni devas demandi: kion ne plaĉas al la virinoj?
Ĉe lernu entute registriĝis 81 763 uzantoj,sian sekson ne indikis 16 210.Virojn estas 40449.Virinojn 25238,inter ili ankaŭ tre belaj rido.gif .Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!

jan aleksan (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2010, 09:03:01

sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!
Eble virinoj kaŝiĝas malantaŭ vireca profilo lango.gif

nikko (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2010, 09:35:16

Laŭ mi estas terura ideo, provi konvinki koramik(in)on ke li/ŝi lernu Esperanton.

Mi sukcese konvinkis mian amikinon. Tio dependas de rimedoj. Fakte, mi ne insistis, sed interparoloj en Esperanto ĉe rendevuoj estas tre romantikaj kaj interesaj. lango.gif

(Ŝi devis ellerni, por kompreni sencon de versoj, kiujn mi skribis por ŝi en Esperanto. ) senkulpa.gif

Juanjo (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2010, 09:54:59

Mi ne havas koramikon ploro.gif

ereere (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2010, 01:33:36

jan aleksan:
sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!
Ankaŭ mi ŝatus trovi koramikinon en esperantujo, mi pensas ke oni devus reklamigi pli multe la retpaĝon. Kial ne prezenti ĝin en la temo "novaĵoj" ?

jan aleksan (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2010, 08:56:58

ereere:
jan aleksan:
sinjoro:.Hodiau mi vidis,ke ankaŭ la Edzperanton uzis unu virino!Via ŝanco!
Ankaŭ mi ŝatus trovi koramikinon en esperantujo, mi pensas ke oni devus reklamigi pli multe la retpaĝon. Kial ne prezenti ĝin en la temo "novaĵoj" ?
Hej!, mi ne skribis tion!

nikko (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2010, 09:44:32

formiĉjo:
nikko:Laŭ mi estas terura ideo, provi konvinki koramik(in)on ke li/ŝi lernu Esperanton.
Mia edzino ne parolas Esperanton, sed mia filino parolas ridulo.gif
Tio ne estas miaj vortoj.

לראש הדף