ไปยังสารบัญ

Ĉu vi povas paroli Angle? Se ne, kia lingvo(j) vi povas paroli, kio estas via nativa lingvo?

จาก Arpee, 27 ธันวาคม 2009

ข้อความ 16

ภาษา: Esperanto

rufino (แสดงโปรไฟล์) 28 ธันวาคม 2009, 17:38:26

Mi estas el Brazilo, do mi denaske parolas la portugalan. Mi preskaŭ flue parolas la anglan (ankoraŭ bezonas plibonigi mia vortkono) kaj povas kompreni iom hispane, kvankam mi neniam studis ĝin.

Mi malflue parolas Esperanton, sed mi ankoraŭ estas komencanto.

Rimarko: La brazilia lingvo ne ekzistas, en Brazilo ni parolas portugale.

Arpee (แสดงโปรไฟล์) 29 ธันวาคม 2009, 06:35:43

crescence:Kial la franca, la itala aŭ la portugala ne estas proponataj ? Ĉu vi ilin ne konas ?
mi konas ilin sed, estas tro.

parenteze, estas la Brazila lingvo. ĝi estas nomiĝas Brazila Portugala. Fakte, ĝi estas tre, tre bela lingvo simila al Hispana lingvo.

Paulinho (แสดงโปรไฟล์) 7 มกราคม 2010, 00:33:46

Mi tradukas tekstojn de Historio de la filozofio kaj filozofion mem fojfoje el itala, franca, angla, germana (kiam simplajn tekstojn), greka (kiam tre simplajn tekstojn) kaj latinida lingvoj por komenciĝantaj lernantoj al PORTUGALA LINGVO, KIUN ONI PAROLAS EN BRAZILO...

Mi ankaŭ eksplikas jam ekzistantajn tradukojn.

Esperanto estas agrabla hobio. Kontraŭe kiel mi renkontus tiel agrablajn homojn?

maratonisto (แสดงโปรไฟล์) 7 มกราคม 2010, 19:40:47

Mi parolas preskaŭ flue la anglan, sed mi ne ŝatas ĝin. Mi parolas flue rusan, hungaran, bone germanan, italan, anglan, iomete slovakan, portugalan (eklernis en Brazilo) kaj nun mi lernas esperanton. Esperanto estas la plej eleganta.

N244 (แสดงโปรไฟล์) 12 มกราคม 2010, 21:30:24

Mi estas denaska parolanto de la angla, kaj mi iom povas paroli la francan. Mi ankaŭ lernas la turkan ĉe mia universitato.

Sed temante pri Esperanto: mi ne scias, kiel vere bone mi parolas ĝin pervoĉe pro la manko de eksterretaj e-istaj amikoj, sed mi sufiĉe bone skribas ĝin, kaj kelkfoje pensadas per ĝi.

Tumppi1991 (แสดงโปรไฟล์) 13 มกราคม 2010, 20:13:43

Mi parolas denaske la finnan. Mi povas paroli ankaŭ la germanan, svedan, anglan kaj iomete Esperanton kaj rusan.

กลับไปด้านบน