ไปยังสารบัญ

Inversigeblaj radikoj

จาก sergejm, 28 ธันวาคม 2009

ข้อความ 14

ภาษา: Esperanto

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 28 ธันวาคม 2009, 11:53:59

En Esperanto estas radikoj kiuj inversigitaj ankaŭ restas radikoj. Trovu tiujn kaj faru frazojn kiuj enhavas vortojn kun ambaŭ originala kaj inversigita radiko:
Revo ofte ne iĝas vero.

horsto (แสดงโปรไฟล์) 28 ธันวาคม 2009, 12:37:50

Mi miras, ĉu tio estas formo de rimo?

el_edu (แสดงโปรไฟล์) 31 ธันวาคม 2009, 16:46:06

Mia koro, kiel roko, estas malvarma kaj malmola. Mi buse iris suben. Mi trovis tri vortojn! okulumo.gif

Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 31 ธันวาคม 2009, 19:32:42

Mi fartas malbone pro la trafo.

Vilinilo (แสดงโปรไฟล์) 31 ธันวาคม 2009, 20:12:02

Reto kunigas la Tero.

Luno estas tiel ronda, kiel nulo en ĉielo.

Li diras ke ŝi ridis multe.

Metu la kafon en tiun fakon.

Kiu estas la nomo de brazila mono?

Romao amoras.

Filu (แสดงโปรไฟล์) 3 มกราคม 2010, 15:46:02

• Lame? Male!
Knabo forkuras el la banko post ŝtelado.
Ĝeno pro l' neĝo tro abunda.

Al tiuj mi ŝerceme dezirus deviigi la proponon de Sergejm:
Vero ofte ne troviĝas en ReVo.

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 3 มกราคม 2010, 22:33:43

Vulpo ne ŝatas pluvon.
Mi alportas bulkon al klubo.
Mia brako estas nigra kiel karbo.
Kuko ĉiam restas kuko.
Ĉu gnuo havas ungon?
En barko navigas krabo.
Mi trafis, do mi bone fartis.
En marto mi veturis per tramo.
La truto kaj la turto renkontiĝis.

horsto (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2010, 00:58:59

fizikisto:Vulpo ne ŝatas pluvon.
Mi alportas bulkon al klubo.
Mia brako estas nigra kiel karbo.
Kuko ĉiam restas kuko.
Ĉu gnuo havas ungon?
En barko navigas krabo.
Mi trafis, do mi bone fartis.
En marto mi veturis per tramo.
La truto kaj la turto renkontiĝis.
Bonege! Ĉu vi uzis programon pro trovi tion?
Ĝis nun neniu trovis radikon havantan 5 aŭ pli da literoj.

Filu (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2010, 02:04:53

Pasinta mardo okazis dramo kafkaeska: mia fratino fariĝis ĝirafo. Sed eĉ pli bedaŭrinda fatalaĵo estis venonta: monstrofakuloj, forlasante siajn studojn pri l' genaro de ranegoj kaj similspecaj kuriozaĵoj, senprokraste venis niahejmen, kaj la fratinon forkaptis!

Jen du kvinliteraj ekzemploj, sed mi ne tute respektis la radikan unuecon (far-iĝ, gen-ar, ran-eg).

Ĉu tamen akceptindas?

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 4 มกราคม 2010, 09:31:47

Filu:Jen du kvinliteraj ekzemploj, sed mi ne tute respektis la radikan unuecon (far-iĝ, gen-ar, ran-eg).

Ĉu tamen akceptindas?
Mi pensas ke akceptindas, des pli vi faris rakonton el tiaj frazoj.

กลับไปด้านบน