본문으로

klarigaĵoj pri akuzativo "povas esti"

글쓴이: Jes, 2009년 12월 29일

글: 7

언어: Esperanto

Jes (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 12:23:56

Saluton al ĉiuj!

Mi ne estas certa: ĉu oni devas uzi akuzativon en la sekva frazo?

Ĝi povas esti utila
(it may be useful)

Oni uzas "esti" do, oni ne necesas akuzativon. Ĉu? demando.gif

Azulreal (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 12:35:51

Vi pravas! "Esti" ne bezonas akuzativon, ĉar ĝi estas netransitiva verbo rideto.gif

Salutojn! sal.gif

Jes (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 1:04:10

Ege dankon (denove rideto.gif )

horsto (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 1:49:21

Jes:
Oni uzas "esti" do, oni ne necesas akuzativon.
do oni ne bezonas akuzativon

do akuzativo ne necesas

necesas signifas estas necesa
Jes:Ege dankon
egan dankon
Vi ne povas ligi adverbon al substantivo.

Eddycgn (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 3:58:41

horsto:
Jes:Ege dankon
egan dankon
Vi ne povas ligi adverbon al substantivo.
Pardonu min se mi entrudiĝas...
Ĉu la verbo ne estas implice subkomprenata?
(Mi donas/faras) ege dankon.
Se mi diras "Saluton!", la verbo estas subkomprenata, alikaze oni ne bezonus akuzativon.
Malĝusta?
Amike

horsto (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 5:04:40

Eddycgn:
horsto:
Jes:Ege dankon
egan dankon
Vi ne povas ligi adverbon al substantivo.
Pardonu min se mi entrudiĝas...
Ĉu la verbo ne estas implice subkomprenata?
(Mi donas/faras) ege dankon.
Se mi diras "Saluton!", la verbo estas subkomprenata, alikaze oni ne bezonus akuzativon.
Malĝusta?
Amike
Mi opinias ke ĉi tie eble tro multe estas subkomprenata. Vi prefere diru: Mi ege dankas vin aŭ simple dankegon.

Jes (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 7:36:50

Dankegon estas bona vorto. Dankegon al ĉiuj! okulumo.gif

다시 위로