前往目錄

Aperonta nova enreta ludo

貼文者: Hispanio, 2010年1月1日

訊息: 30

語言: Esperanto

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月1日上午1:43:10

Saluton, geesperantistoj.

Mi kaj kelkaj amikoj faras retpaĝon pri politiko kaj demokratio. Simulilo pri politiko kaj demokratio. Alivorte, ludo, kvazaŭ eRepublik, sed libera programaro

La retpaĝo estas preskaŭ finita, sed ankoraŭ mankas servilo, kaj aliaj aferoj.

Nu, ni ankaŭ planas traduki la retpaĝon al la Esperanta lingvo (nun nur estas en la hispana), por ke multe da geesperantistoj povos kunlabori kaj eniri tien.

Kiam la projekto estos finita, ĉu vi volus kunlabori kun ni, ne nur programante, sed ankaŭ partoprenante? Se vi volas programi, vi bezonas koni PHP-on, HTML-on, CSS-on, SQL-on kaj similajn.

Dankon, kaj feliĉan novjaron.

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月1日上午1:50:13

Mi montros al vi iom da ekranbildoj, kaj informo pri ili.

Babilejo

Jen la babilejo, la plej ĉefa parto de nia retpaĝo. Ĉi tie vi povas babili kun ĉiuj, kvazaŭ tujmesaĝilo. Mi devas diri, ke nek ekzistas nek ekzistos administrantoj, do, se iu insultas vin, vi nur devas plendi ĝin, kaj juĝisto deklaros ĝin kulpa (kun mon-puno kaj provizora forigo) aŭ senkulpa. Oni nur ĉiame forigu iun se iu havas klonojn (pli da unu avataro aŭ konto).

Partioj

Jen la ekrano pri partioj. Ĉi tie vi povas vidi ĉiujn partiojn de via lando, kaj krei unu se vi ne ŝatas iun. Vi ankaŭ povas vidi la prezidantojn de ili, kaj la nombron de membroj.

Civitanoj / Loĝantoj

Jen la civitanoj / loĝantoj. Ĉi tie vi povas vidi ĉiujn la loĝantojn de via lando, la partion al kiu ili apartenas, kaj la sperton.

Elektado

Jen la ekrano pri elektado. Ĉi tie vi povas vidi la rezultojn de la lasta elektado, kaj dum la elektado, voĉi por via preferata kandidato. Mi havas 2 voĉojn, kaj mi estas prezidento rido.gif.

Dokumentoj

Jen la dokumentoj. Ĉi tie vi povas vidi kaj krei dokumentojn, ekzemple, konstitucion, leĝojn, leĝajn proponojn, k.s.

Forumo

Jen la forumo. Ĉi tie vi povas diskuti pri leĝoj, pri politiko, aŭ babili pri ĉio ajn.

Landa administrado

Jen la ekrano pri landa administrado. Ĉi tie vi povas decidi, per referendumo aŭ simila, ĉu fermi aŭ malfermi la land-limon kun alia lando, ĉu pliigi aŭ malpliigi la salajrojn, k.s.

Referendumoj

Jen la ekrano pri referendumoj. Ĉi tie vi povas vidi ĉiujn la referendumojn, finitajn aŭ nefinitajn, kaj voĉi aŭ vidi la rezultojn.

Landa fonduso

Jen la ekrano pri landa fonduso. Sen komentoj.

Mapo

Kaj jen la mapo. Ĉi tie vi povas vidi la mapon de via lando, kaj aĉeti aŭ vendi parcelojn, k.t.p.

La retpaĝo estas sub la GPLv2. Nuntempe estas en la hispana, sed ni ankaŭ volas traduki ĝin al la Esperanta, kiel mi diris supre. Eble vi povos krei Esperantujon tie lango.gif.

Ankoraŭ mankas multe da aferoj, kiel mi diris supre.

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月1日上午1:57:16

(Pardonon, mi tion kopias el Ipernity, ĉio sinsekva) senkulpa.gif

Nu, mi esperas ne enuigi vin okulumo.gif.

Nia retpaĝo jam taŭgas por privataj mesaĝoj, havas serĉilon kaj pli belan aspekton. Ankoraŭ mankas la ĉefpaĝo, ĉar ĝi estas tre simpla, kaj servilo, por ke vi ĉiuj povos eniri kaj babili kaj tiel plu. Sen servilo, ekzistas limo je datumoj, 200 GB. Se la kvanto da datumoj egalas aŭ estas pli alta ol 200 GB, la retpaĝo ne funkcios ĝis la sekvanta monato.

Unu el niaj helpantoj, Naaram, kredas, ke estu pli bone kunlabori kun lernu.net, pro tio, ke nia retpaĝo estos dulingva: la hispana kaj la Esperanta. Do, oni devas koni la Esperantan lingvon por babili kun ĉiuj.

Mi esperas, ke la retpaĝo baldaŭ estu preta. Kaj mi ankaŭ esperas, ke niaj planoj estu laŭ ĉi tio kion mi skribas (Esperanto, sen administrantoj, k.t.p.)

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月1日上午1:59:21

Nu, ni havas alian subpaĝon en nia ludo.

Entreprenoj

Jen la paĝo pri entreprenoj. Ĉi tie vi povas vidi ĉiujn entreprenojn de via lando, kaj ĝia tasko.

Nu, vi nun vidas, ke en la retpaĝo estas reklamoj. Ĉi tio taŭgas por povi pagi la servilon.

Ĝis baldaŭ.

(Denove mi petas pardonon al vi senkulpa.gif.)

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月1日上午2:03:53

Nu, ĝis nun, se iu uzanto mokas vin, insultas vin aŭ simile, vi iras al administranto, kaj tiu ĉiame forigos ĝin.

TIO NE OKAZOS EN NIA LUDO.

Se iu uzanto mokas vin, insultas vin aŭ simile, do, plendu ĝin. Memoru, oni nur ĉiame forigos uzanton se tiu uzanto havas klonojn aŭ atakas la sistemon aŭ simile.

Jen modelo pri plendo por nia ludo:

AL LA PACIGA JUĜISTO / SUPERA JUĜISTO

S-ro ____, Advokato / Prokuroro de ____, en la nomo kaj kiel reprezentanto de la popolo / de la ____-a civitano, la S-ro ____ / en sia propra nomo kaj kiel propra reprezentanto, laŭ akreditiĝas kvazaŭ reprezentanto, post atesto en la misfaro, mi aperas antaŭ la Juĝejo kaj kvazaŭ pli bone procedas laŭ la Juro, MI DIRAS:

1. Ke per ĉi dokumento mi formulas PLENDON skribe pro la supozata delikto pri ____ kontraŭ la S-ro ____, ____-a civitano.

2. Ke la faktoj je kiuj estas bazita ĉi plendo estas la sekvantaj: ____, laŭ estas demonstrita en: ____.

3. Kredas la denuncanto ke la faktoj diritaj estas karakterizaj je la delikto pri ____, laŭ la Kriminala Kodo / laŭ la Leĝo pri ____ en ĝia (numero)-a artikolo.

Pro ĉio,

MI PETEGAS AL LA JUĜEJO, Ke havu kvazaŭ ricevita ĉi tiun ordonon pri Plendo kun la akompanataj dokumentoj, degnu akcepti ĝin, estu procedata al eltrovo kaj konstatado de la faktoj, kaj iam, post la oportuna leĝa proceduro, estu procesataj la personoj implikitaj je tiuj.

En ____, je la (tagnumero)-a de (monato) (jaro)


(Kie mi skribis la signon /, estas la eblaj elektoj por skribi, ekzemple, se vi reprezentas al la popolo, vi skribu en la nomo kaj kiel reprezentanto de la popolo, k.t.p.)

PS: Ankaŭ memoru tion: ne nutru la trolojn okulumo.gif

PS2: Nu, de nun la informoj aperos samtempe kiel ĉe Ipernity. Mi denove petas pardonon al vi, se mi ĝenis vin senkulpa.gif.

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月3日下午2:43:19

Nu, nia forumo nun taŭgas por skribi literojn kun ĉapelo: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. Kaj kune kun hispanaj literoj: á, é, í, ñ, ó, ú, ü.

Tio estis malfacila afero hieraŭ, ĉar oni povis skribi Esperantajn literojn, sed ne eblis skribi hispanajn literojn. Sed de hodiaŭ jam taŭgas fari tion.

Mi pripensas pri io. Ĉu estus bona ideo skribi hispane kune kun Esperante, kaj inverse, ĉe la sama babilejo aŭ sama forumo, k.s.? Nu, ni volas internacian ludon por geesperantistoj, kaj ankaŭ por hispanparolantoj, pro tio ke ni estas hispanparolantoj. Eble mi ne estas kutimigita al ĉi tio, aŭ eble mi timas ke ĉi tio ne funkcios. Aŭ eble mi estas timema shoko.gif.

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月13日下午9:21:30

De hodiaŭ eblas voĉi por la Parlamentejo. Vi povas elekti la deputitojn kiuj reprezentos vin.

La elektado okazas ĉiu dek kvina tago, kaj por povi esti elektata, vi devas enskribiĝi (unue vi devas esti partiano, kompreneble) de la dek tria ĝis la dek kvara tagoj.

Alia informo: eblas voĉi por la Registaro ĉiu kvina tago. Sed mi nur scias tion nuntempe.

Pliaj informoj ĉi tie. Ĝis.

PS: Vi povas lasi ĉi tie vian komenton, vian apogon, kaj ĉion kion vi volas rideto.gif.

Chavez4 (顯示個人資料) 2010年1月13日下午9:48:23

Bonan tagon!

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月13日下午9:56:53

Chavez4:Bonan tagon!
Bonan tagon, kara amiko, kaj bonvenon al la forumo rideto.gif.

Hispanio (顯示個人資料) 2010年1月14日下午8:43:20

Nu, kion oni promesas, tion oni ŝuldas.

Jen nia retpaĝo Esperante.

Antaŭa ĉefpaĝo

Unue oni devas elekti la lingvon de la retpaĝo. Hispana lingvo, aŭ Esperanta lingvo (mi memoras, la retpaĝo estas hispane ĉar ni, la kreintoj, estas hispanparolantoj).

Ĉefpaĝo

Jen la ĉefpaĝo. Ĝi estas tre simpla, sed ĝi ne estos tiel kiam la retpaĝo pretas por naskiĝi.

Babilejo

Kaj jen, denove, la babilejo, sed kun la menuoj en Esperanto. Ankoraŭ mankas kelkaj aferoj por traduki, sed, nu, vi jam povas vidi preskaŭ ĉion per la Lingvo Internacia.

Ĝis la revido!

回到上端