Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Famaj frazoj

od Eddycgn, 3 stycznia 2010

Wpisy: 750

Język: Esperanto

Eddycgn (Pokaż profil) 11 lutego 2010, 13:14:39

astroly:El kiu lando estas la jena proverbo ?

Tiu kiu facile promesas, malfacile plenumas.
Brazilo?

galvis (Pokaż profil) 11 lutego 2010, 16:10:12

Eddycgn:
astroly:El kiu lando estas la jena proverbo ?

Tiu kiu facile promesas, malfacile plenumas.
Brazilo?
Ĉu La lando estas el Azio ?

astroly (Pokaż profil) 11 lutego 2010, 16:19:35

galvis:
Eddycgn:
astroly:El kiu lando estas la jena proverbo ?

Tiu kiu facile promesas, malfacile plenumas.
Brazilo?
Ĉu La lando estas el Azio ?
Jes, tiu lando estas el Azio.

Eddycgn (Pokaż profil) 15 lutego 2010, 13:17:35

@astroly

Ĉinio?

astroly (Pokaż profil) 15 lutego 2010, 15:27:09

Eddycgn:@astroly

Ĉinio?
Ne, ne esas el Ĉinio ; ĝi estas el BARATO --- Barato ankaŭ estas nomata kelkfoje kiel Hindujo aŭ Hindio.

Via vico

crescence (Pokaż profil) 15 lutego 2010, 15:31:57

Kiu skribis tiun dialogon :

Li : Mi amas vin !
Ŝi : Mi ankaŭ ne !

dobri (Pokaż profil) 15 lutego 2010, 17:58:08

crescence:Kiu skribis tiun dialogon :

Li : Mi amas vin !
Ŝi : Mi ankaŭ ne !
Kvankam mi ne konas la francan lingvon, tamen la frazo estis ege populara kiel kanzono.
Jane Birkin kaj Serge Gainsbourg.

crescence (Pokaż profil) 15 lutego 2010, 19:27:58

dobri:
Kvankam mi ne konas la francan lingvon, tamen la frazo estis ege populara kiel kanzono.
Jane Birkin kaj Serge Gainsbourg.
Respondo ĝusta ! Ĉu oni konas tiujn homojn en via lando ?

antoniomoya (Pokaż profil) 15 lutego 2010, 19:36:05

crescence:Kiu skribis tiun dialogon :

Li : Mi amas vin !
Ŝi : Mi ankaŭ ne !
Mi, sciante la francan, neniam komprenis (nek komprenas) kion signifas "moi non plus" kiel respondo al la frazo "je t'aime".

Ĉu vi, Crescence, povas klarigi tion al mi?

Antaŭdankon.

Amike.

dobri (Pokaż profil) 15 lutego 2010, 20:16:43

crescence:
Respondo ĝusta ! Ĉu oni konas tiujn homojn en via lando ?
Jes. En sepdekaj (aŭ sesdekaj) jaroj estis la kanto ege populara, eĉ en mia lando. Ne temis pri politiko, tial komunistoj ne bezonis ĝin malpermesi. Bedaŭrinde la filmon (en kiu ĝi eksonis) mi neniam vidis.

Wróć do góry