Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 750

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-22 16:05:26

Jes, mi celis la Generalon Rinus Michels. astroly rajtas proponi novan frazon.

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-22 17:01:26

Milito estas la arto detrui homojn, politiko estas la arto trompi ilin.

Kiu skribis tion ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-25 10:36:33

astroly:Milito estas la arto detrui homojn, politiko estas la arto trompi ilin.

Kiu skribis tion ?
M. Gandhi?

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-25 14:57:12

Eddycgn:
astroly:Milito estas la arto detrui homojn, politiko estas la arto trompi ilin.

Kiu skribis tion ?
M. Gandhi?
M. Gandhi ne skribis ĝin.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-28 17:44:17

@astroly
La tempo forpasis. Bonvolu skribi helpon. Dankon.

Intertempe jen nova frazo.

Kiu diris:

"Kio estas la juneco? Sonĝo. Kio estas la amo? La enhavo de la sonĝo. "

(Dana filozofo)

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-28 18:46:32

Astroly skribis :
Milito estas la arto detrui homojn, politiko estas la arto trompi ilin.

Kiu skribis tion ?
Eddycgn skribis :
@astroly La tempo forpasis. Bonvolu skribi helpon. Dankon.
Franca filozofo, kiu vivis inter 1717 - 1783 skribis tiun frazon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-28 19:22:29

@ astroly
Jean le Rond d'Alembert ?

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-28 19:51:10

Eddycgn:@ astroly
Jean le Rond d'Alembert ?
Jes, vi trafis. Gratulon.

Ni povas sekvi kun via antaŭa propono...

Paulinho (Montri la profilon) 2010-februaro-28 20:12:26

gyrus:Cezaro.

Kiu diris "Mi havas revon."?
Martin Luther King diris tion.

(Sed mi ankaŭ havas revon: lerni esperanton...)

Abras (Montri la profilon) 2010-marto-05 15:54:45

Eddycgn:
Kiu diris:

"Kio estas la juneco? Sonĝo. Kio estas la amo? La enhavo de la sonĝo."

(Dana filozofo)
Eble Søren Kierkegaard? Li estas la nur dana filozofo kiun mi konas!

Dum ni atendas vian respondon, Kiu diris:

"Eĉ en palaco oni povas vivi bone."

(Li estis romia imperiestro, sed li verkis la supre nomitan frazon en antikva greka.)

Reen al la supro