Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 736

Lingvo: Esperanto

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-21 00:43:47

Estus interese scii kiel resonis la angla antaŭ du mil jaroj!
La verko temas pri Cezaro, sed ne estas tiutempa! La verkisto certe ne devenis el Romo, tamen li parolis/komprenis la latinan lingvon. okulumo.gif

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-21 17:20:26

Citaĵo:

"Kaj la spirit' venĝema de Cezaro [...] kriante "Buĉu!" la militajn hundojn ellasos"
Marko Antono, en la ŝakspira tragedio nomata Julio Cezaro.

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-21 18:12:52

Bone! Mi pensis nur pri Ŝekspiro (mi diris "kiu skribis"), tamen vi tute pravas. Via vico!

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-21 21:26:57

Saluton,
Kiu diris : Oni povas kaŝi la veron, sed oni ne povas ĝin estingi.

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-28 21:25:46

astroly:Oni povas kaŝi la veron, sed oni ne povas ĝin estingi.
Eble ian helpeton, bonvole? demando.gif

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-28 21:46:38

Kiu diris tion estas

usonano .

ĝis

astroly (Montri la profilon) 2010-aprilo-02 01:36:55

Saluton :
Oni povas kaŝi la veron, sed oni ne povas ĝin estingi.
Post du tagoj, se neniu divenas, enmetu novan faman frazon!
Usona arkitekto Frank Lloyd Wright diris tiun frazon.

Alia partoprenanto povus skribi novan frazon, bonvolu.

ĝis

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 13:36:22

Nova frazo.
Kiu diris (aŭ skribis):

Sen hasto, do sen halto!

arcxjo (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 21:19:07

Sen hasto, do sen halto!
Ĉu eble Goethe?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 08:18:22

arĉjo:
Sen hasto, do sen halto!
Ĉu eble Goethe?
Ĝuste!!
Via vico nun...

Reen al la supro