Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

fra Eddycgn,2010 1 3

Meldinger: 736

Språk: Esperanto

arcxjo (Å vise profilen) 2010 3 21 00:43:47

Estus interese scii kiel resonis la angla antaŭ du mil jaroj!
La verko temas pri Cezaro, sed ne estas tiutempa! La verkisto certe ne devenis el Romo, tamen li parolis/komprenis la latinan lingvon. okulumo.gif

astroly (Å vise profilen) 2010 3 21 17:20:26

Citaĵo:

"Kaj la spirit' venĝema de Cezaro [...] kriante "Buĉu!" la militajn hundojn ellasos"
Marko Antono, en la ŝakspira tragedio nomata Julio Cezaro.

arcxjo (Å vise profilen) 2010 3 21 18:12:52

Bone! Mi pensis nur pri Ŝekspiro (mi diris "kiu skribis"), tamen vi tute pravas. Via vico!

astroly (Å vise profilen) 2010 3 21 21:26:57

Saluton,
Kiu diris : Oni povas kaŝi la veron, sed oni ne povas ĝin estingi.

arcxjo (Å vise profilen) 2010 3 28 21:25:46

astroly:Oni povas kaŝi la veron, sed oni ne povas ĝin estingi.
Eble ian helpeton, bonvole? demando.gif

astroly (Å vise profilen) 2010 3 28 21:46:38

Kiu diris tion estas

usonano .

ĝis

astroly (Å vise profilen) 2010 4 2 01:36:55

Saluton :
Oni povas kaŝi la veron, sed oni ne povas ĝin estingi.
Post du tagoj, se neniu divenas, enmetu novan faman frazon!
Usona arkitekto Frank Lloyd Wright diris tiun frazon.

Alia partoprenanto povus skribi novan frazon, bonvolu.

ĝis

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 4 8 13:36:22

Nova frazo.
Kiu diris (aŭ skribis):

Sen hasto, do sen halto!

arcxjo (Å vise profilen) 2010 4 8 21:19:07

Sen hasto, do sen halto!
Ĉu eble Goethe?

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 4 9 08:18:22

arĉjo:
Sen hasto, do sen halto!
Ĉu eble Goethe?
Ĝuste!!
Via vico nun...

Tibake til toppen