Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 750

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-05 18:46:00

Abras:Eble Søren Kierkegaard?
Søren Kierkegaard estas korekta.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-07 15:17:17

@abras
Teodozio?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-18 09:49:47

Kiu diris (ne estas certe ke ŝi diris tion):

Se ili ne havas panon, kial ili ne manĝas brioĉojn?

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-18 15:35:38

Se ili ne havas panon, kial ili ne manĝas brioĉojn?
Eble Marie Antoinette?

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-18 16:09:30

Se ili ne havas panon, kial ili ne manĝas brioĉojn?
Ĉu ne estas
brioŝojn, kun ŝ ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-18 18:08:53

@arĉjo
Marie Antoinette estas korekte.
Via vico nun.

@astroly
mi trovis "brioĉo" en mia vortaro. Eble ankaŭ "brioŝo" estas ĝusta.

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-18 20:45:34

Eddycgn:mi trovis "brioĉo" en mia vortaro. Eble ankaŭ "brioŝo" estas ĝusta.
Saluton Eddi,

al mi nur brioĉo (fajna feĉobakaĵo el Francujo) estas konata; brioŝon mi nenie trovis.

Amike
K-P

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-18 21:39:57

Kiu skribis:

"Kaj la spirit' venĝema de Cezaro [...] kriante "Buĉu!" la militajn hundojn ellasos"

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-20 13:32:59

"Kaj la spirit' venĝema de Cezaro [...] kriante "Buĉu!" la militajn hundojn ellasos"
Helpeto: en angla lingvo la grasigita frazo laŭvorte signifas "hundojn de milito".

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-20 20:17:02

arĉjo:
"Kaj la spirit' venĝema de Cezaro [...] kriante "Buĉu!" la militajn hundojn ellasos"
Helpeto: en angla lingvo la grasigita frazo laŭvorte signifas "hundojn de milito".
Ĉu Cezaro parolis la anglan? rido.gif
Estus interese scii kiel resonis la angla antaŭ du mil jaroj!

Reen al la supro