Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Famaj frazoj

od Eddycgn, 3. siječnja 2010.

Poruke: 750

Jezik: Esperanto

Eddycgn (Prikaz profila) 5. ožujka 2010. 18:46:00

Abras:Eble Søren Kierkegaard?
Søren Kierkegaard estas korekta.

Eddycgn (Prikaz profila) 7. ožujka 2010. 15:17:17

@abras
Teodozio?

Eddycgn (Prikaz profila) 18. ožujka 2010. 09:49:47

Kiu diris (ne estas certe ke ŝi diris tion):

Se ili ne havas panon, kial ili ne manĝas brioĉojn?

arcxjo (Prikaz profila) 18. ožujka 2010. 15:35:38

Se ili ne havas panon, kial ili ne manĝas brioĉojn?
Eble Marie Antoinette?

astroly (Prikaz profila) 18. ožujka 2010. 16:09:30

Se ili ne havas panon, kial ili ne manĝas brioĉojn?
Ĉu ne estas
brioŝojn, kun ŝ ?

Eddycgn (Prikaz profila) 18. ožujka 2010. 18:08:53

@arĉjo
Marie Antoinette estas korekte.
Via vico nun.

@astroly
mi trovis "brioĉo" en mia vortaro. Eble ankaŭ "brioŝo" estas ĝusta.

Espi (Prikaz profila) 18. ožujka 2010. 20:45:34

Eddycgn:mi trovis "brioĉo" en mia vortaro. Eble ankaŭ "brioŝo" estas ĝusta.
Saluton Eddi,

al mi nur brioĉo (fajna feĉobakaĵo el Francujo) estas konata; brioŝon mi nenie trovis.

Amike
K-P

arcxjo (Prikaz profila) 18. ožujka 2010. 21:39:57

Kiu skribis:

"Kaj la spirit' venĝema de Cezaro [...] kriante "Buĉu!" la militajn hundojn ellasos"

arcxjo (Prikaz profila) 20. ožujka 2010. 13:32:59

"Kaj la spirit' venĝema de Cezaro [...] kriante "Buĉu!" la militajn hundojn ellasos"
Helpeto: en angla lingvo la grasigita frazo laŭvorte signifas "hundojn de milito".

Eddycgn (Prikaz profila) 20. ožujka 2010. 20:17:02

arĉjo:
"Kaj la spirit' venĝema de Cezaro [...] kriante "Buĉu!" la militajn hundojn ellasos"
Helpeto: en angla lingvo la grasigita frazo laŭvorte signifas "hundojn de milito".
Ĉu Cezaro parolis la anglan? rido.gif
Estus interese scii kiel resonis la angla antaŭ du mil jaroj!

Natrag na vrh