Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

fra Eddycgn,2010 1 3

Meldinger: 736

Språk: Esperanto

astroly (Å vise profilen) 2010 5 5 22:52:11

dobri skribis:

Kiu diris: Mi scias, ke mi fakte scias nenion.
Seneko estas la persono kiu diris tion.

vincas (Å vise profilen) 2010 5 6 10:20:49

astroly:
dobri skribis:

Kiu diris: Mi scias, ke mi fakte scias nenion.
Seneko estas la persono kiu diris tion.
Tre bona diraĵo, mi pensas okulumo.gif

dobri (Å vise profilen) 2010 5 6 17:57:27

super-griek:

Mi kredas ke tion unue diris Sokrato (en la verkoj de Platono, tio estas, ĉar Sokrato mem nenion skribis), kaj ke pravas Miland.
Jes. Laŭ mia scio per tiu eldiro famiĝis Sokrates.

Miland (Å vise profilen) 2010 5 6 18:10:11

Nu, ŝajne alvenis denove mia vico!

Kiu, do skribis la jenan:
Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos.

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 5 8 10:47:18

Miland:Nu, ŝajne alvenis denove mia vico!

Kiu, do skribis la jenan:
Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos.
Stefan Hillebrand kaj Oliver Paulus?

Miland (Å vise profilen) 2010 5 8 11:51:07

Eddycgn:Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos.
Stefan Hillebrand kaj Oliver Paulus?
Ne, la skribinto vivis antaŭ multe pli ol jarmilo!

galvis (Å vise profilen) 2010 5 8 14:42:29

Kiu, do skribis la jenan: Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos.
Ĉu MOSEO ?

Miland (Å vise profilen) 2010 5 8 19:13:29

galvis:
Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos.
Ĉu MOSEO ?
Ne, ne, la skribinto vivis verŝajne multe pli ol jarmilo post Moseo!

Greedn (Å vise profilen) 2010 5 11 07:17:32

estas tempo por ŝanĝi la frazon

galvis (Å vise profilen) 2010 5 11 18:20:22

Post du tagoj, se neniu divenas, enmetu novan faman frazon!
Oni povas sekvi la rekomendon de Eddy, aŭ doni pli da tagoj por trovi la ĝustan respondon.

--ĝis--

Tibake til toppen