Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 736

Lingvo: Esperanto

glavkos (Montri la profilon) 2010-majo-11 19:04:33

Kiu diris:

"Mi volas armita pistolo sur la tablon"

astroly (Montri la profilon) 2010-majo-13 22:51:39

Bonvolu meti helpeton !

...antaŭdankon.

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-13 23:49:35

Estu libera provi aliajn citaĵojn! Dume, por tiuj, kiuj povas diveni la skribinton de la vortoj Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos - li naskiĝis en Nord-Afriko kaj estis instruisto pri retoriko dum sia juneco. Poste li fariĝis fama sanktulo kaj episkopo.

Greedn (Montri la profilon) 2010-majo-14 11:14:41

Miland:Estu libera provi aliajn citaĵojn! Dume, por tiuj, kiuj povas diveni la skribinton de la vortoj Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos - li naskiĝis en Nord-Afriko kaj estis instruisto pri retoriko dum sia juneco. Poste li fariĝis fama sanktulo kaj episkopo.
Aŭrelius Aŭgusteno

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-15 15:51:50

glavkos:Kiu diris:

"Mi volas armita pistolo sur la tablon"
...armitan pistolon ?

glavkos (Montri la profilon) 2010-majo-17 05:06:01

Eddycgn:
glavkos:Kiu diris:

"Mi volas armita pistolo sur la tablon"
...armitan pistolon ?
Jes, armitaN pistoloN

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-18 20:40:28

Greedn:
Miland:..por tiuj, kiuj povas diveni la skribinton de la vortoj Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos ...
Aŭrelius Aŭgusteno
Prave, gratulon! Via vico.

PS. Mi bedaŭras la malfruecon - mi ĵus revenis el Kimrio, kie okazis la Brita landa kongreso.

Greedn (Montri la profilon) 2010-majo-19 21:22:06

Bone,
kiu diris: "La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar"?

Miland (Montri la profilon) 2010-majo-20 16:22:23

Greedn:Bone,
kiu diris: "La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar"?
Ĉu George Orwell en 1984?

Greedn (Montri la profilon) 2010-majo-20 20:36:11

Miland:
Greedn:Bone,
kiu diris: "La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar"?
Ĉu George Orwell en 1984?
Vi pravas! Skribu la vian frazon

Reen al la supro