Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 3 ianuarie 2010

Contribuții/Mesaje: 736

Limbă: Esperanto

glavkos (Arată profil) 11 mai 2010, 19:04:33

Kiu diris:

"Mi volas armita pistolo sur la tablon"

astroly (Arată profil) 13 mai 2010, 22:51:39

Bonvolu meti helpeton !

...antaŭdankon.

Miland (Arată profil) 13 mai 2010, 23:49:35

Estu libera provi aliajn citaĵojn! Dume, por tiuj, kiuj povas diveni la skribinton de la vortoj Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos - li naskiĝis en Nord-Afriko kaj estis instruisto pri retoriko dum sia juneco. Poste li fariĝis fama sanktulo kaj episkopo.

Greedn (Arată profil) 14 mai 2010, 11:14:41

Miland:Estu libera provi aliajn citaĵojn! Dume, por tiuj, kiuj povas diveni la skribinton de la vortoj Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos - li naskiĝis en Nord-Afriko kaj estis instruisto pri retoriko dum sia juneco. Poste li fariĝis fama sanktulo kaj episkopo.
Aŭrelius Aŭgusteno

Eddycgn (Arată profil) 15 mai 2010, 15:51:50

glavkos:Kiu diris:

"Mi volas armita pistolo sur la tablon"
...armitan pistolon ?

glavkos (Arată profil) 17 mai 2010, 05:06:01

Eddycgn:
glavkos:Kiu diris:

"Mi volas armita pistolo sur la tablon"
...armitan pistolon ?
Jes, armitaN pistoloN

Miland (Arată profil) 18 mai 2010, 20:40:28

Greedn:
Miland:..por tiuj, kiuj povas diveni la skribinton de la vortoj Tie ni ripozos kaj vidos, ni vidos kaj amos, ni amos kaj laŭdos ...
Aŭrelius Aŭgusteno
Prave, gratulon! Via vico.

PS. Mi bedaŭras la malfruecon - mi ĵus revenis el Kimrio, kie okazis la Brita landa kongreso.

Greedn (Arată profil) 19 mai 2010, 21:22:06

Bone,
kiu diris: "La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar"?

Miland (Arată profil) 20 mai 2010, 16:22:23

Greedn:Bone,
kiu diris: "La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar"?
Ĉu George Orwell en 1984?

Greedn (Arată profil) 20 mai 2010, 20:36:11

Miland:
Greedn:Bone,
kiu diris: "La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar"?
Ĉu George Orwell en 1984?
Vi pravas! Skribu la vian frazon

Înapoi mai sus