Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

fra Eddycgn,2010 1 3

Meldinger: 736

Språk: Esperanto

Miland (Å vise profilen) 2010 5 20 21:03:45

Kiu diris: Mi kantas pri armiloj kaj pri la viro, destinita por ekziliĝi, kiu antaŭ longe forlasis la lando de Trojo kaj venis al Italio.

Greedn (Å vise profilen) 2010 5 20 21:28:54

Iu kantas eble pri Eneo. kaj kantas Vergilio kiu verkis la "Eneadon", mi pensas, ĉu ne?

Miland (Å vise profilen) 2010 5 21 09:35:58

Greedn:Iu kantas eble pri Eneo. kaj kantas Vergilio kiu verkis la "Eneadon", mi pensas, ĉu ne?
Prave! Estas la komenco de la Eneido (almenaŭ laŭ mia angla traduko). Via vico.

Greedn (Å vise profilen) 2010 5 21 20:24:07

Do, kiu diris:
La hejmo estas maŝino por vivado.

mi openias, ke li estis ega homo. (tiamaniere mi restigis du sugestojn ridulo.gif)

ajnulo (Å vise profilen) 2010 5 21 21:09:09

Le Corbusier

Se mi iras antaŭen, sekvu min; se mi haltas, puŝu min; se mi iras malantaŭen, mortigu min.

galvis (Å vise profilen) 2010 5 21 21:42:51

Ernesto "che" Guevara, diris tion.

ajnulo (Å vise profilen) 2010 5 21 21:49:32

Prave. Aldonu citaĵon.

galvis (Å vise profilen) 2010 5 21 21:57:16

Saluton :

Kiu diris :

Oni me povas konvinki pri io al kredanto, ĉar sia kredo ne baziĝas pro la evidenteco, sed pri grava neceso je kredi.

ajnulo (Å vise profilen) 2010 5 21 22:13:39

Carl Sagan?

Ĉu valoris la penon? Ĉio valoras la penon, se la animo ne estas malgranda.

galvis (Å vise profilen) 2010 5 21 23:35:57

--Carl Sagan--tre bone
http://eo.wikipedia.org/wiki/Carl_Sagan

Bonvolu sendi novan frazon !!

Tibake til toppen