לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

של Eddycgn, 3 בינואר 2010

הודעות: 736

שפה: Esperanto

astroly (הצגת פרופיל) 6 באוגוסט 2010, 23:02:54

Mi kredas ke la skribisto de tio estis Arthur Conan Doyle.

-ĝis-

vincas (הצגת פרופיל) 7 באוגוסט 2010, 17:35:18

Ĉu Jerome K. Jerome ?

Miland (הצגת פרופיל) 7 באוגוסט 2010, 23:17:49

astroly:Mi kredas ke la skribisto .. estis Arthur Conan Doyle.
Gratulon! Jes, la citaĵo estas el la novelo The disintegration machine (La diserigilo).
Via vico.

astroly (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2010, 11:43:41

Kiu skribis :

Patro de Nenio kiu estas en Nenio venu al ni via regno de Nenio.

Eddycgn (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2010, 19:41:04

La preĝo de la

"Nevidebla rozkolora unukorno"?

astroly (הצגת פרופיל) 8 באוגוסט 2010, 20:16:50

Eddycgn:La preĝo de la

"Nevidebla rozkolora unukorno"?

-NE-

Kiu skribis tion ĉi estis verkisto kiu havis kvar edzinojn.

vincas (הצגת פרופיל) 9 באוגוסט 2010, 14:46:19

Ĉu Ernest Hemingway ?

astroly (הצגת פרופיל) 9 באוגוסט 2010, 15:17:12

Jes, la usona verkisto kaj ĵurnalisto Ernest Hemingway skribis tiun frazon.

La artikolo "Nevidebla rozkolora unukorno" citita de Eddycgn rilatas al la ideo de Hemingway, kaj ŝajnas al mi tre interesa.

Bonvolu skribi vian frazon s-no Vinkas.

vincas (הצגת פרופיל) 10 באוגוסט 2010, 10:16:42

Kiu diris:

Lernado era,era,era: kaj vi iam estos klera.

vincas (הצגת פרופיל) 11 באוגוסט 2010, 11:59:51

Ŝi estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto.

לראש הדף