Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 736

Lingvo: Esperanto

miren (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-13 14:59:06

vincas:Ŝi estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto.
Ĉu Anna Lowenstein?

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-13 17:18:04

Ne.

Ŝi skribis Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (biografio, 1962, dua eldono 1989)

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-13 17:37:54

Marjorie Boulton, ĉu ne? Mi ĉe-estis prelegon de ŝi ĉi-semajne, kaj ŝi subskribis libron por mi. rideto.gif

Tamen - kie troviĝas "Lernado era,era,era: kaj vi iam estos klera" ? Ĉu en poemo?

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-14 09:40:04

Gratulon, via vico !

>Tamen - kie troviĝas "Lernado era,era,era: kaj vi iam estos klera" ? Ĉu en poemo?

Mi trovis la frazon ĉi tie http://eo.wikiquote.org/wiki/Marjorie_Boulton

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-14 16:53:43

Kiu diris:
Kantojn de ĝojo mi iam aŭdigis kun forta konvinko;
Nun mi devas komenci versojn kun trista plorad'.


La verkisto vivis inter la klasikaj kaj mezaj epokoj. Li skribis dum li estis en malliberejo. Dante tre admiris lin. Dum la vivo li iĝis la ĉefa ŝtatoficisto de la romia imperio.

Greedn (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-15 14:55:21

Ĉi-tiu demando interesigis min, sed mi ne konas almenaŭ sen vikipedio, ĉu estas prave uzas ĝin?

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-15 15:24:51

Kial ne, kamarado?

Greedn (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-15 21:32:04

Iufoje estas pli bone se oni diru simple "jes" =))

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-16 14:25:15

Greedn:Iufoje estas pli bone se oni diru simple "jes" =))
Vi pravas; mi simpligis mian lastan respondon iomete. rido.gif

Greedn (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-16 15:42:00

Estas malfacile kompreni ke ŝercas vi aŭ ne, sed mi ekridetis rideto.gif

Helpu ankoraŭ pri la demando

Reen al la supro