İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

Famaj frazoj

başlangıç Eddycgn, 3 Ocak 2010

Mesajlar: 736

Dil: Esperanto

miren (Profili görüntüle) 13 Ağustos 2010 14:59:06

vincas:Ŝi estas angla aŭtorino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto.
Ĉu Anna Lowenstein?

vincas (Profili görüntüle) 13 Ağustos 2010 17:18:04

Ne.

Ŝi skribis Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (biografio, 1962, dua eldono 1989)

Miland (Profili görüntüle) 13 Ağustos 2010 17:37:54

Marjorie Boulton, ĉu ne? Mi ĉe-estis prelegon de ŝi ĉi-semajne, kaj ŝi subskribis libron por mi. rideto.gif

Tamen - kie troviĝas "Lernado era,era,era: kaj vi iam estos klera" ? Ĉu en poemo?

vincas (Profili görüntüle) 14 Ağustos 2010 09:40:04

Gratulon, via vico !

>Tamen - kie troviĝas "Lernado era,era,era: kaj vi iam estos klera" ? Ĉu en poemo?

Mi trovis la frazon ĉi tie http://eo.wikiquote.org/wiki/Marjorie_Boulton

Miland (Profili görüntüle) 14 Ağustos 2010 16:53:43

Kiu diris:
Kantojn de ĝojo mi iam aŭdigis kun forta konvinko;
Nun mi devas komenci versojn kun trista plorad'.


La verkisto vivis inter la klasikaj kaj mezaj epokoj. Li skribis dum li estis en malliberejo. Dante tre admiris lin. Dum la vivo li iĝis la ĉefa ŝtatoficisto de la romia imperio.

Greedn (Profili görüntüle) 15 Ağustos 2010 14:55:21

Ĉi-tiu demando interesigis min, sed mi ne konas almenaŭ sen vikipedio, ĉu estas prave uzas ĝin?

Miland (Profili görüntüle) 15 Ağustos 2010 15:24:51

Kial ne, kamarado?

Greedn (Profili görüntüle) 15 Ağustos 2010 21:32:04

Iufoje estas pli bone se oni diru simple "jes" =))

Miland (Profili görüntüle) 16 Ağustos 2010 14:25:15

Greedn:Iufoje estas pli bone se oni diru simple "jes" =))
Vi pravas; mi simpligis mian lastan respondon iomete. rido.gif

Greedn (Profili görüntüle) 16 Ağustos 2010 15:42:00

Estas malfacile kompreni ke ŝercas vi aŭ ne, sed mi ekridetis rideto.gif

Helpu ankoraŭ pri la demando

Başa geri dön