Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Famaj frazoj

fra Eddycgn,2010 1 3

Meldinger: 736

Språk: Esperanto

vincas (Å vise profilen) 2010 8 29 18:34:46

Ĉu Ottokár Prohászka ?

galvis (Å vise profilen) 2010 8 29 21:04:52

vincas:Ĉu Ottokár Prohászka ?
Tiu ĉi episkopo, menciita de Vincas, naskiĝis en Hungario.

La kristana episkopo kiun mi mencias naskiĝis en Numidio (nuntempa Algerio).

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 8 31 17:22:01

Ĉu Agostino el Ippono? Naskiĝis en Tagasto.

galvis (Å vise profilen) 2010 8 31 18:00:24

Eddycgn:Ĉu Agostino el Ippono? Naskiĝis en Tagasto.
Jes, Aŭgusteno naskiĝis en Tagasto, sed li estis nomata laŭ "Sankta Aŭgusteno de Hipono"

Mi gratulas vin ; nun estas via vico.

tucarj (Å vise profilen) 2010 8 31 19:14:17

Amu unu aliajn
lango.gif

----------------------------------------------
NE VIDU !!! Utila kaj Vanta rido.gif

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 9 1 09:51:01

@tucarj: interesa blogaro. brazila?

Nun mia vico
Kiu diris:

Prenu la kontraŭan direkton ol la kutiman kaj kvazaŭ ĉiam vi faros bone.

tucarj (Å vise profilen) 2010 9 1 16:21:20

Eddycgn:@tucarj: interesa blogaro. brazila?

Nun mia vico
Kiu diris:

Prenu la kontraŭan direkton ol la kutiman kaj kvazaŭ ĉiam vi faros bone.
estas brazila kaj esperanta ridulo.gif
sed mi volas pli esperantigi ĝin
se vi konas iun,kiun volas verki esperante ( pri io ajn temo), informu min bonvole ridulo.gif

----------------------------------------------
NE VIDU !!! Utila kaj Vanta rido.gif

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 9 3 10:04:40

Kiu diris:

Prenu la kontraŭan direkton ol la kutiman kaj kvazaŭ ĉiam vi faros bone.

Helpeto: franca verkisto kaj filozofo

Greedn (Å vise profilen) 2010 9 3 12:52:42

Eddycgn:Kiu diris:

Helpeto: franca verkisto kaj filozofo
Kiam li vivis/as?

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 9 3 22:10:51

Greedn:
Eddycgn:Kiu diris:

Helpeto: franca verkisto kaj filozofo
Kiam li vivis/as?
En la dek oka jarcento. Ekzakte li konatas kiel franca, ĉar li vivis en Parizo, do li naskiĝis en Svislando.

Tibake til toppen