סגור
Max. 500 messages.
Famaj frazoj
של Eddycgn, 3 בינואר 2010
הודעות: 736
שפה: Esperanto
KoLonJaNo (הצגת פרופיל) 5 באוקטובר 2010, 19:50:59
Miland:Kiu diris:Verŝajne la nepo de L. L. ZAMENHOF: Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF.
"Hodiaŭ .. anstataŭ saluti vin je la nomo de la familio de Zamenhof, mi volas saluti vin ĉiujn .. kiel la grandan familion de Zamenhof, en la plej nobla senco de la vorto".
Kolonjano
Miland (הצגת פרופיל) 5 באוקטובר 2010, 20:10:57
KoLonJaNo:Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF.Gratulon! Mi havis la privilegion dum la UK en Roterdamo en 2008 aŭdi lin, kiam li parolis al la aŭdantaro, ni kongresanoj, pri la majstro kiel "Nia avo"!
Via vico.
KoLonJaNo (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2010, 05:35:06
Kiu diris:
Neniu intencas konstrui muron!
?
Kolonjano
Eddycgn (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2010, 10:07:32
Greedn (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2010, 18:56:34
Eddycgn, eble vi tasku vian frazon, por ke ne perdi la tempon.
KoLonJaNo (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2010, 19:25:37
Eddycgn:Ĉu Valtero Ulbriĥto?Bonŝance | Domaĝe s-ro Walter ULBRICHT jam mortis, do ne povas plendi pri | aprobi vian Esperantigon de lia nomo.
Kaj nun estas via vico fari demandon.
Kolonjano
Eddycgn (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2010, 21:28:10
Se ili volas mortigi min, ili mortigu min!
galvis (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2010, 23:16:35
Kiu diris:Ĉu la prezidanto
Se ili volas mortigi min, ili mortigu min!
Correa el Ekvadoro ?
Eddycgn (הצגת פרופיל) 7 באוקטובר 2010, 09:47:33
galvis:Tio estas korekta, Rafael Correa, la prezidanto de Ekvadoro.Kiu diris:Ĉu la prezidanto
Se ili volas mortigi min, ili mortigu min!
Correa el Ekvadoro ?
Li diris tio antaŭ du semajnoj, ĉe okazo de la provita puĉo, kiam li estis kaptita per la puĉistoj.
Gratulon!
Via vico.
galvis (הצגת פרופיל) 7 באוקטובר 2010, 18:01:36
Vi povas lerni de kiu ajn homo, eĉ de via malamiko.