İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

Famaj frazoj

başlangıç Eddycgn, 3 Ocak 2010

Mesajlar: 736

Dil: Esperanto

KoLonJaNo (Profili görüntüle) 5 Ekim 2010 19:50:59

Saluton!

Miland:Kiu diris:
"Hodiaŭ .. anstataŭ saluti vin je la nomo de la familio de Zamenhof, mi volas saluti vin ĉiujn .. kiel la grandan familion de Zamenhof, en la plej nobla senco de la vorto".
Verŝajne la nepo de L. L. ZAMENHOF: Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF.

Kolonjano

Miland (Profili görüntüle) 5 Ekim 2010 20:10:57

KoLonJaNo:Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF.
Gratulon! Mi havis la privilegion dum la UK en Roterdamo en 2008 aŭdi lin, kiam li parolis al la aŭdantaro, ni kongresanoj, pri la majstro kiel "Nia avo"!
Via vico.

KoLonJaNo (Profili görüntüle) 6 Ekim 2010 05:35:06

Saluton!

Kiu diris:

Neniu intencas konstrui muron!

?

Kolonjano

Eddycgn (Profili görüntüle) 6 Ekim 2010 10:07:32

Ĉu Valtero Ulbriĥto?

Greedn (Profili görüntüle) 6 Ekim 2010 18:56:34

Ankaŭ mi supozas, ke li estas Valtero Ulbriĥto

Eddycgn, eble vi tasku vian frazon, por ke ne perdi la tempon.

KoLonJaNo (Profili görüntüle) 6 Ekim 2010 19:25:37

Saluton!

Eddycgn:Ĉu Valtero Ulbriĥto?
Bonŝance | Domaĝe s-ro Walter ULBRICHT jam mortis, do ne povas plendi pri | aprobi vian Esperantigon de lia nomo. okulumo.gif

Kaj nun estas via vico fari demandon. rideto.gif

Kolonjano

Eddycgn (Profili görüntüle) 6 Ekim 2010 21:28:10

Kiu diris:

Se ili volas mortigi min, ili mortigu min!

galvis (Profili görüntüle) 6 Ekim 2010 23:16:35

Kiu diris:

Se ili volas mortigi min, ili mortigu min!
Ĉu la prezidanto
Correa el Ekvadoro ?

Eddycgn (Profili görüntüle) 7 Ekim 2010 09:47:33

galvis:
Kiu diris:

Se ili volas mortigi min, ili mortigu min!
Ĉu la prezidanto
Correa el Ekvadoro ?
Tio estas korekta, Rafael Correa, la prezidanto de Ekvadoro.
Li diris tio antaŭ du semajnoj, ĉe okazo de la provita puĉo, kiam li estis kaptita per la puĉistoj.
Gratulon!
Via vico.

galvis (Profili görüntüle) 7 Ekim 2010 18:01:36

Kiu skribis :

Vi povas lerni de kiu ajn homo, eĉ de via malamiko.

Başa geri dön