去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Famaj frazoj

Eddycgn, 2010年1月3日

讯息: 736

语言: Esperanto

Greedn (显示个人资料) 2010年10月10日下午6:09:32

Miland:Ĉu Aristofano?
Vi estas ekspertizisto pri antikva helena literaturo. Nun via vico

Miland (显示个人资料) 2010年10月10日下午6:39:39

Greedn:Vi estas ekspertizisto pri antikva helena literaturo.
Ne amiko, mi nur povis ŝajnigi spertulon, pro tio, ke mi legis popularan libron pri la klasikaj grekoj ("The Greek Way" fare de Edith Hamilton, konata Usona instruistino).

Kiu diris:
Al ĉiu malsimpla problemo estas solvo, kiu estas simpla, eleganta kaj malprava!

Miland (显示个人资料) 2010年10月11日下午5:21:09

Helpeto: li estis konata Usona ĵurnalisto kaj verkisto de la 20a jarcento.

Greedn (显示个人资料) 2010年10月11日下午6:51:31

mi ne scias, eble Thomas Kennerly Wolfe?

Miland (显示个人资料) 2010年10月11日下午7:46:46

Greedn:eble Thomas Kennerly Wolfe?
Ne, Wolfe ankoraŭ vivas, dum mia verkisto forpasis dum la 50-aj jaroj (kiam Ĥruŝĉov estis la ĉefo de la Soveta politburo).

Miland (显示个人资料) 2010年10月11日下午8:05:40

Alia helpeto: li raportis pri konata kortuma kazo en kiu oni persekutis viron kiu kontraŭleĝe instruis lernejanojn pri la teorio de biologia evoluo de Darvino.

galvis (显示个人资料) 2010年10月11日下午9:08:47

Kiu diris: Al ĉiu malsimpla problemo estas solvo, kiu estas simpla, eleganta kaj malprava!
Ĉu la humorista ĵurnalisto "
Henry Louis Menken" ?

Miland (显示个人资料) 2010年10月11日下午10:21:23

galvis:Ĉu la humorista ĵurnalisto Henry Louis Menken ?
Gratulon! Via vico.

galvis (显示个人资料) 2010年10月12日上午3:46:56

Kiu estis la filozofo naskiĝita en iu lando de Okcidenta Eŭropo kiu diris ?

"Kiu opinias ke mono faras ĉion, finas faranta ĉion por atingi monon".

Miland (显示个人资料) 2010年10月12日上午9:31:50

Ĉu Benjamin Franklin? (Ve, Usonano. Nu, almenaŭ li naskiĝis brita imperiano).

回到上端