Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 736

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 14:14:20

Malfacila enigmo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 14:15:07

La tempo forpasis!
La solvo estas
Betty White (Rose) kaj Beatrice Arthur (Dorothy)
en "Oraj Knabinoj" (Golden Girls)

Nova frazo:
Kiu diris

Maljuniĝi estas la sola instrumento por longe vivi.

galvis (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 16:22:01

Eddycgn proponis :
Maljuniĝi estas la sola instrumento por longe vivi.
Ĉu Erik Satie, aŭ Marko Tulio Cicero ?
(aŭ ambaŭ).

vincas (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 16:32:34

Ĉu Richard Kastle ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 19:07:11

@galvis
Nek Erik Satie nek Cicero diris tion.

@Vincas
Richard Kastle ankaŭ ne diris ĝin.

Estis franca skribinto...

vincas (Montri la profilon) 2010-oktobro-17 09:53:50

Ĉu Honoré de Balzac ?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-18 10:44:00

vincas:Ĉu Honoré de Balzac ?
Honoré de Balzac ne estis, tamen Balzac konis lin kaj skribis pri li.
Li estis skribinto, konservatoro de la biblioteko Mazarino, poste membro de la Franca Akademio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-18 17:11:54

Charles-Augustin Sainte-Beuve

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-18 20:13:50

Altebrilas:Charles-Augustin Sainte-Beuve
Gratulon! Tio estas korekta.
Via vico nun.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 22:59:50

Saĝo estas la afero de la mondo la plej bone dispartigita, ĉar neniu plendas havi maltro da ĝi.

Reen al la supro