Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Famaj frazoj

od Eddycgn, 3. siječnja 2010.

Poruke: 736

Jezik: Esperanto

vincas (Prikaz profila) 16. listopada 2010. 14:14:20

Malfacila enigmo.

Eddycgn (Prikaz profila) 16. listopada 2010. 14:15:07

La tempo forpasis!
La solvo estas
Betty White (Rose) kaj Beatrice Arthur (Dorothy)
en "Oraj Knabinoj" (Golden Girls)

Nova frazo:
Kiu diris

Maljuniĝi estas la sola instrumento por longe vivi.

galvis (Prikaz profila) 16. listopada 2010. 16:22:01

Eddycgn proponis :
Maljuniĝi estas la sola instrumento por longe vivi.
Ĉu Erik Satie, aŭ Marko Tulio Cicero ?
(aŭ ambaŭ).

vincas (Prikaz profila) 16. listopada 2010. 16:32:34

Ĉu Richard Kastle ?

Eddycgn (Prikaz profila) 16. listopada 2010. 19:07:11

@galvis
Nek Erik Satie nek Cicero diris tion.

@Vincas
Richard Kastle ankaŭ ne diris ĝin.

Estis franca skribinto...

vincas (Prikaz profila) 17. listopada 2010. 09:53:50

Ĉu Honoré de Balzac ?

Eddycgn (Prikaz profila) 18. listopada 2010. 10:44:00

vincas:Ĉu Honoré de Balzac ?
Honoré de Balzac ne estis, tamen Balzac konis lin kaj skribis pri li.
Li estis skribinto, konservatoro de la biblioteko Mazarino, poste membro de la Franca Akademio.

Altebrilas (Prikaz profila) 18. listopada 2010. 17:11:54

Charles-Augustin Sainte-Beuve

Eddycgn (Prikaz profila) 18. listopada 2010. 20:13:50

Altebrilas:Charles-Augustin Sainte-Beuve
Gratulon! Tio estas korekta.
Via vico nun.

Altebrilas (Prikaz profila) 19. listopada 2010. 22:59:50

Saĝo estas la afero de la mondo la plej bone dispartigita, ĉar neniu plendas havi maltro da ĝi.

Natrag na vrh