Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Famaj frazoj

kelle poolt Eddycgn, 3. jaanuar 2010

Postitused: 736

Keel: Esperanto

Eddycgn (Näita profiili) 28. oktoober 2010 12:28.53

Altebrilas:Arkimedo?

Kaj tiun_ĉi:
"Tio, kion ni vendas al Coca Cola estas disponebla cerbotempo..." lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif lango.gif
Arkimedo estas korekta...!!

Altebrilas (Näita profiili) 30. oktoober 2010 15:02.52

Ne estas Arkimedo: temas pri televido!

galvis (Näita profiili) 30. oktoober 2010 15:45.11

Altebrilas skribis :
Ne estas Arkimedo: temas pri televido!
Bonvolu klarigi vian diron pri televido kaj
metu vian novan frazon.

Eddycgn (Näita profiili) 30. oktoober 2010 17:32.42

galvis:Altebrilas skribis :
Ne estas Arkimedo: temas pri televido!
Bonvolu klarigi vian diron pri televido kaj
metu vian novan frazon.
Mi konfirmis ke Arkimedo estas korekta por:
"Donu al mi apogpunkton kaj mi suprenlevos la teron",
ne por la lasta frazo de Altebrilas:

Tio, kion ni vendas al Coca Cola estas disponebla cerbotempo...

kiu estas ankoraŭ nesolvita.

Amuziĝu!

Altebrilas (Näita profiili) 31. oktoober 2010 0:07.44

Temas pri Patriko le Lay, Direktoro de TF1, ĉefa privata franca reto de televido kies elsendoj estas - oni diru almenaŭ - ripozaj por la intelekto.

Tiumaniere li konfesis iom cinike, ke li malplenigas la cerbojn por liberigi en ili lokon por la reklamo kiun li vendas al la entreprenoj.

Eddycgn (Näita profiili) 1. november 2010 13:02.15

Altebrilas:Temas pri Patriko le Lay, Direktoro de TF1, ...
Se vi solvis la divenludon vi mem, vo devas proponi novan frazon, ĉu ne?

galvis (Näita profiili) 1. november 2010 17:25.25

Eddycgn:
Altebrilas:Temas pri Patriko le Lay, Direktoro de TF1, ...
Se vi solvis la divenludon vi mem, vo devas proponi novan frazon, ĉu ne?
Jen proverbo : "Nek lavas nek eĉ pruntas la lavejon"

Altebrilas (Näita profiili) 2. november 2010 20:49.31

ĉu tio rilatas pri mono?

galvis (Näita profiili) 2. november 2010 23:36.22

ĉu tio rilatas pri mono?
Oni ne devas kompliki sin, anstataŭ tio simple bonvolu meti novan faman frazon por ke la ludo daŭru.

Eddycgn (Näita profiili) 5. november 2010 18:35.42

galvis:Jen proverbo : "Nek lavas nek eĉ pruntas la lavejon"
Helpeto?

Tagasi üles