Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Famaj frazoj

kelle poolt Eddycgn, 3. jaanuar 2010

Postitused: 736

Keel: Esperanto

Greedn (Näita profiili) 1. veebruar 2011 18:12.19

Forest Gamp diris pri la "skatolo da pralinoj", mi certas pri tio. Kaj la lasta frazo estas nova tasko, kiun mi kaptis en alia filmo.
mi malfruis =))

Helpeto: la frazo ĝuste respeguligas filmtemon.

Eddycgn (Näita profiili) 1. veebruar 2011 23:14.09

Greedn:Forest Gamp diris pri la "skatolo da pralinoj", mi certas pri tio. Kaj la lasta frazo estas nova tasko, kiun mi kaptis en alia filmo.
mi malfruis =))

Helpeto: la frazo ĝuste respeguligas filmtemon.
Nun vi povas elpensi novan frazon por diveni (sen la solvo)
sal.gif

Greedn (Näita profiili) 2. veebruar 2011 14:03.58

Eddycgn, rideto.gif

jen nova frazo el alia (ne el "Forest Gamp") tre konata filmo:
"Ŝajnigi sin iu estas pli bone, ol esti tute neniu" jam elpensita kaj skribita pli alte
mi ripetas la helpeton: la frazo ĝuste respeguligas filmtemon.
dua helpeto: la filmo gajnis 5 "oskar"-ojn por siaj kreintoj

mi esperas, ke ni ne plu miskomprenos reciproke ))

Greedn (Näita profiili) 2. veebruar 2011 18:59.59

Terurĉjo:ĉu avataro?
okulumo.gif la alia

ĉi-tiu filmo estis farita laŭ la samnoma libro, (kiun verkis ne Tolkien, nek Rowling !!)

Greedn (Näita profiili) 3. veebruar 2011 20:56.47

vekiĝu!!!

sekva helpeto: krom aliaj tre konataj aktoroj en la filmo ludis Jude Law

orchideo (Näita profiili) 4. veebruar 2011 7:47.00

Mi nur povas enigmi......

ĉu la frazo estas el la Aviator?

Greedn (Näita profiili) 5. veebruar 2011 14:37.41

nek "Aviator", nek "Avataro"

sekva helpeto: kvankam la filmo estas usona, agado de la scenaro estis precipe en Eŭropo, meze de la dudeka jarcento

Eddycgn (Näita profiili) 5. veebruar 2011 21:58.05

Ĉu "Malamikoj ĉe la kradpordoj"
(Enemy at the Gates)?

Aŭ "La talentema sinjoro Ripley"?

Greedn (Näita profiili) 6. veebruar 2011 7:34.20

Eddycgn, jes! - "La talentema sinjoro Ripley"

fin fine via vico

Greedn (Näita profiili) 6. veebruar 2011 10:39.30

Terurĉjo:
Greedn:Eddycgn, jes! - "La talentema sinjoro Ripley"
mi ne spektis ĝin

ĉu spektinda la filmo estas?
laŭ miaj gustoj - oni endas unufoje spekti ĝin. almenaŭ "Ripley" pli plaĉas al mi, ol "avataro" =))

Tagasi üles