Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 3 ianuarie 2010

Contribuții/Mesaje: 736

Limbă: Esperanto

Cimerman (Arată profil) 4 iulie 2011, 08:50:39

dobri:
vincas:Ĉu Joachim Murat?
Ĉi tiun personon mi ne konas.
La aŭtoro vivis en 17-a jarcento en Parizo.
Francois de la Rochefoucauld.

dobri (Arată profil) 4 iulie 2011, 13:32:28

Cimerman:
Francois de la Rochefoucauld.
Ĝuste! Jen via vico.

Sueroski (Arată profil) 8 iulie 2011, 12:40:00

Mi ne legis ĉio de la temo, do tiu frazo povis jam esti. Se jes, pardonu.
Kiu diris tiun "interesan" frazon: "Nacio [estas] bonega, nur homoj [estas] p*tinoj. "? lango.gif

vincas (Arată profil) 11 iulie 2011, 15:33:16

Ĉu Bolek kaj Lolek? lango.gif

diogotux (Arată profil) 31 iulie 2011, 23:12:46

Sueroski:Mi ne legis ĉio de la temo, do tiu frazo povis jam esti. Se jes, pardonu.
Kiu diris tiun "interesan" frazon: "Nacio [estas] bonega, nur homoj [estas] p*tinoj. "? lango.gif
Sankta Johano en Revelacioj.

Kie tio:
La amo kovras amason da pekoj.

diogotux (Arată profil) 3 august 2011, 20:18:51

Jam pasis du tagoj.

"La amo kovras amason da pekoj" - Soren Kierkegaar en la Faraĵoj de la Amo.

Nova demando:
"Liberiĝon aŭ morton!"

Daak (Arată profil) 5 august 2011, 16:09:25

Ĉu popolo franca dum la revolucio?

vincas (Arată profil) 5 august 2011, 19:03:33

Ĉu Robespiero?

rsperkins (Arată profil) 8 august 2011, 06:07:03

diogotŭ:
Nova demando:
"Liberiĝon aŭ morton!"
Patrick Henry.

"Eblas dubi ĉu estas ajna trajto nomebla, kiu distingiĝas rason kaj adas."

(Pardonu al mi, se mi eraris; mi nova Esperantisto.)

vincas (Arată profil) 18 noiembrie 2017, 15:06:06

Kiu diris:

"Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas [...]“

lango.gif lango.gif

Înapoi mai sus