본문으로

Kial ne anstatauyigi la diakritikojn esperantajn per "y" ?

글쓴이: cafaristeir, 2010년 1월 4일

글: 9

언어: Esperanto

cafaristeir (프로필 보기) 2010년 1월 4일 오전 11:48:14

Bonan tagon !

Ekskuzu min pro mia ne-bonega esperanto.

Mi estas havinta l'ideon de anstatauyigi la diakritikojn esperantajn per "y". Mi ne povas skribi tiujn diakritikojn.

- Nekiel "h", "y" ne kreas konfuzojn.

- Nekiel "x", "y" estas pli naturala, "sy" (ŝ) similas la "sj" svedan auy afrikansan. "gy" korespondas bone la realecon en anglo. etc.

Kio estas via opinio pri tiu ?

Olivier
http://sambahsa.pbworks.com/

novatago (프로필 보기) 2010년 1월 4일 오후 12:11:26

Unue, ĉar la kombino (h,s,g...)y estas multe pli ofta en aliaj lingvoj ol la kombino (h,s,g...)x en aliaj lingvoj kaj en multlingvaj tekstoj, tio povus esti problemo.

Due, ĉar ĝi estas "solvo" por solvita problemo. Kaj la iksa kaj la hoa sistemoj jam estas preskaŭ ne necesaj kaj ili funkcias bone se estas necesaj.

Trie ĉar vi alvenis 122 jaroj malfrue okulumo.gif.

Estas bone opinii pri Esperanto sed antaŭ fari proponojn, pensu ke ĝi estas funkcianta, uzata lingvo, nek projekto nek eksperimento.

Ĝis, Novatago.

sinjoro (프로필 보기) 2010년 1월 4일 오후 12:38:56

novatago:
Estas bone opinii pri Esperanto sed antaŭ fari proponojn, pensu ke ĝi estas funkcianta, uzata lingvo, nek projekto nek eksperimento.
Ekzakte, Novatago - mi tutsamopinias!

darkweasel (프로필 보기) 2010년 1월 4일 오후 1:43:37

Ne plian fuŝan anstataŭan metodon! ;_;

Se vi skribas por homoj (per komputilo ne kapabla uzi la supersignojn), uzu pli bone la h-sistemon, ĉar ĝi estas pli facile legebla (ĉiamaj iksoj malfaciligas la legadon). Tial mi ĝenerale uzas la h-sistemon, ekz. en IRC.

Se vi skribas por komputiloj (do, se vi volas, ke komputilo aŭtomate traduku la supersignojn), uzu la x-sistemon, ĉar tiam komputilo povas kompreni, kiam "h" estas supersignanstataŭilo kaj kiam ne (ekz. "bushaltejo"). Tial en lernu!, tajpante poŝtelefone, mi uzas la x-sistemon.

Skribante por komputila traduko vi povas senprobleme uzi ankaŭ aliajn literojn - ĉio dependas de la tradukilo. Ekzemple: y, ^, ~, q, w, ...

Vidu la Akademian informon pri apartaj teĥnikaj bezonoj ortografiaj.

Belmiro (프로필 보기) 2010년 1월 4일 오후 2:38:28

Mi pensas ke vi,BONATAGO, tre pravas. Necesas unue bone lerni la lingvon. Krome mi estas unu el tiuj kiuj ne ŝatas “novaĵojn”. Jam por kelkaj libroj oni bezonas unue lerni la “kodoj”n kiuj verkistoj sugestas. Mi kredas ke tio sufiĉas, krom se temas pri eksperimenta studado.
Grandan saluton!

cafaristeir (프로필 보기) 2010년 1월 4일 오후 8:45:17

Bonan vesperon !

Mi dankas vin ĉiujn por viaj opinioj.

Estas hazardo ke, hodiaŭ vespere, radio ĝermana kion mi ĉiam aŭskultas parolis pri Esperanto. Mi sendis mesaĝon en la studion por memorigi ke ekzistas aliuj planlingvoj ol Esperanto kaj mia mesaĝ'estis legita publike !
Por tiuj kiuj povas kompreni ĝermanon, estos baldaŭ podkasto: http://www.sr-online.de/sr1/2535/1006182.html

amikale.

Olivier
http://sambahsa.pbworks.com/

Roberto12 (프로필 보기) 2010년 1월 4일 오후 10:22:57

Mia opinio:

"cy, gy, sy, jy" estus bonaj.

"uy" estus malbona.

(Ni forgesu pri ĥo, kiu estas abomena sono...)

Sed tiel alia(j) diris, estas tro malfrue por ŝanĝi la sistemo(j)n.

horsto (프로필 보기) 2010년 1월 5일 오전 12:05:36

cafaristeir:
Por tiuj kiuj povas kompreni ĝermanon, estos baldaŭ podkasto
Preskaŭ neniu nuntempe plu komprenas la ĝerma(j)n lingvo(j)n. Vi certe celas la germanan lingvon, ĉu ne?

darkweasel (프로필 보기) 2010년 1월 6일 오후 12:41:14

cafaristeir:aliuj planlingvoj
Ho ve. Se vi entute bezonas tiujn tabelvortojn, uzu "aliiuj", sed ali- ne estas parto de la tabelo.

horsto: Mi ne scias, kio estas ĝerma lingvo, sed la germana kaj la angla ja estas ekzemploj de du ĝermanaj lingvoj.

다시 위로