Přejít k obsahu

Homlupoj!

od uživatele Rogir ze dne 6. ledna 2010

Příspěvky: 29

Jazyk: Esperanto

Rogir (Ukázat profil) 6. ledna 2010 1:20:34

Verŝajne multaj el vi jam konas la lupon homlupoj. Mi esperas, ke ĉe la forumo estas sufiĉe da homoj por komenci retan ludon de homlupoj. Mi volontas esti la estro de la unua ludo. Kiuj aliĝos? Mi proponas havi unu homlupon por ĉiuj kvar ludantoj, kaj la specialajn rolojn klarvidulino, protektisto kaj ĉasisto.

La ludontoj:

Oŝo-Jabe
PaulExcoff
horsto
LyzTyphone
ceigered
fizikisto
gyrus
adrideo

Oŝo-Jabe (Ukázat profil) 6. ledna 2010 6:48:44

Mi volas ludi!

jan aleksan (Ukázat profil) 6. ledna 2010 8:07:32

Ĉeforuma homlupo? ŝajnas malfacila... Mi ĉiukaze ne ŝatas la ludon kaj ne partoprenos, sed volonte asertos la morton de viktimoj.

PaulExcoff (Ukázat profil) 6. ledna 2010 8:39:09

Mi volus ludi, sed mi ne konas ĉi-tion ludon. Ĉu vi povas ekspliki la regulojn?

horsto (Ukázat profil) 6. ledna 2010 13:46:24

Mi trovis la priskribon de la ludo en vikipedio. Ŝajnas interese, oni bezonas minimume 8 ludantojn.
Sed mi ne scias ĉu la ludo funkcias en forumo.

Rogir (Ukázat profil) 6. ledna 2010 16:15:23

Mi antaŭe ludis homlupon ĉe forumo, kaj ne estas malfacile. Jen la reguloj:

En la ludo estas vilaĝanoj kaj homlupoj. La celo de la homlupoj estas formanĝi ĉiujn vilaĝanojn, kaj la celo de la vilaĝanoj estas malkovri kaj mortigi ĉiujn homlupojn. La ludo havas tagojn kaj noktojn.

Dum la tago ĉiuj ludantoj diskutas, pri kiuj estas la homlupoj, kaj je la fino de la tago voĉdonas al tiu, kiun ili volas mortigi. La ludanto kun la plej multaj voĉdonoj mortos.

Dum la nokto la homlupoj decidas, kiun ili volas mortigi, kaj donas ilian voĉon. Ankaŭ la aliaj roluloj agas dum la nokto.

La voĉdonojn ĉiuj sendu al mi, la ludestro. Mi publikigos la rezultojn je la fino de ĉiu tago aŭ nokto.

Ankaŭ estas urbestro, kiun elektas ĉiuj ludantoj. La urbestro havas la decidan voĉon kiam multaj ludantoj ricevas la saman nombron de voĉdonoj.

La specialaj roloj:
- Klarvidulino. La klarvidulino ĉiunokte elektas ludanton, kies rolon ŝi volas scii. La ludestro diros tion al ŝi.
- Protektisto. La protektisto rajtas ĉiunokte elekti homon, kiun la homlupoj ne povos mortigi. Se la homlupoj tamen elektas tiun homon, ĝi ne mortos.
- Ĉasisto. La ĉasisto rajtas tuj je sia morto mortigi alian ludanton.

Mi proponas vicojn de du tagoj: unu tago por la tago, kaj unu por la nokto.

LyzTyphone (Ukázat profil) 7. ledna 2010 2:59:55

Ŝajnas interese! Ĉine ni nomas la ludon kiel "Mortigisto".

Mi aliĝos~!

PaulExcoff (Ukázat profil) 7. ledna 2010 5:33:19

Mi volas ludi! Mi konas ĉi-tion ludon kiel "Mafia."

Sxak (Ukázat profil) 7. ledna 2010 6:36:14

PaulExcoff:Mi volas ludi! Mi konas ĉi-tion ludon kiel "Mafia."
Jes. Origine ĝi nomiĝas ĝuste tiel. Ankaŭ mi multe ludis ĝin en la studenta komenloĝejo antaŭ multe da jaroj kaj mi povas vidi en la pedivikio, ke antaŭ ol aperis la versio "homlupo" kaj antaŭ ol ĝi iĝis vaste konata eksterlande ridulo.gif

ceigered (Ukázat profil) 7. ledna 2010 11:05:54

Rogir:- Klarvidulino. La klarvidulino ĉiunokte elektas ludanton, kies rolon ŝi volas scii. La ludestro diros tion al ŝi.
Ankaŭ, ŝi ne povas diri la rolon de la ludanto al aliaj, aŭ tiel mi pensas lango.gif
Mi volas ludi kun vi ĉiuj sed mi eble forgesos ke mi ludas, tial mi ne ludos krom se vi bezonas forgeseman ludanton lango.gif.

Zpět na začátek