შეტყობინებები: 29
ენა: Esperanto
Rogir (მომხმარებლის პროფილი) 6 იანვარი, 2010 01:20:34
La ludontoj:
Oŝo-Jabe
PaulExcoff
horsto
LyzTyphone
ceigered
fizikisto
gyrus
adrideo
Oŝo-Jabe (მომხმარებლის პროფილი) 6 იანვარი, 2010 06:48:44
jan aleksan (მომხმარებლის პროფილი) 6 იანვარი, 2010 08:07:32
PaulExcoff (მომხმარებლის პროფილი) 6 იანვარი, 2010 08:39:09
horsto (მომხმარებლის პროფილი) 6 იანვარი, 2010 13:46:24
Sed mi ne scias ĉu la ludo funkcias en forumo.
Rogir (მომხმარებლის პროფილი) 6 იანვარი, 2010 16:15:23
En la ludo estas vilaĝanoj kaj homlupoj. La celo de la homlupoj estas formanĝi ĉiujn vilaĝanojn, kaj la celo de la vilaĝanoj estas malkovri kaj mortigi ĉiujn homlupojn. La ludo havas tagojn kaj noktojn.
Dum la tago ĉiuj ludantoj diskutas, pri kiuj estas la homlupoj, kaj je la fino de la tago voĉdonas al tiu, kiun ili volas mortigi. La ludanto kun la plej multaj voĉdonoj mortos.
Dum la nokto la homlupoj decidas, kiun ili volas mortigi, kaj donas ilian voĉon. Ankaŭ la aliaj roluloj agas dum la nokto.
La voĉdonojn ĉiuj sendu al mi, la ludestro. Mi publikigos la rezultojn je la fino de ĉiu tago aŭ nokto.
Ankaŭ estas urbestro, kiun elektas ĉiuj ludantoj. La urbestro havas la decidan voĉon kiam multaj ludantoj ricevas la saman nombron de voĉdonoj.
La specialaj roloj:
- Klarvidulino. La klarvidulino ĉiunokte elektas ludanton, kies rolon ŝi volas scii. La ludestro diros tion al ŝi.
- Protektisto. La protektisto rajtas ĉiunokte elekti homon, kiun la homlupoj ne povos mortigi. Se la homlupoj tamen elektas tiun homon, ĝi ne mortos.
- Ĉasisto. La ĉasisto rajtas tuj je sia morto mortigi alian ludanton.
Mi proponas vicojn de du tagoj: unu tago por la tago, kaj unu por la nokto.
LyzTyphone (მომხმარებლის პროფილი) 7 იანვარი, 2010 02:59:55
Mi aliĝos~!
PaulExcoff (მომხმარებლის პროფილი) 7 იანვარი, 2010 05:33:19
Sxak (მომხმარებლის პროფილი) 7 იანვარი, 2010 06:36:14
PaulExcoff:Mi volas ludi! Mi konas ĉi-tion ludon kiel "Mafia."Jes. Origine ĝi nomiĝas ĝuste tiel. Ankaŭ mi multe ludis ĝin en la studenta komenloĝejo antaŭ multe da jaroj kaj mi povas vidi en la pedivikio, ke antaŭ ol aperis la versio "homlupo" kaj antaŭ ol ĝi iĝis vaste konata eksterlande
ceigered (მომხმარებლის პროფილი) 7 იანვარი, 2010 11:05:54
Rogir:- Klarvidulino. La klarvidulino ĉiunokte elektas ludanton, kies rolon ŝi volas scii. La ludestro diros tion al ŝi.Ankaŭ, ŝi ne povas diri la rolon de la ludanto al aliaj, aŭ tiel mi pensas
Mi volas ludi kun vi ĉiuj sed mi eble forgesos ke mi ludas, tial mi ne ludos krom se vi bezonas forgeseman ludanton .