Al la enhavo

Ĉu "alio" estas akceptebla?

de ceigered, 2010-januaro-07

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-10 09:04:07

Ekzemplo por "aliiel":
+ Kiel vi lernis Esperanton? Ĉu per la Interreto aŭ ĉu per libro?
- Mi lernis ĝin aliiel. (=per neniu el la iloj, kiujn vi menciis; =alimaniere)

Ekzemplo por "aliiam":
+ Ĉu mi faru tion morgaŭ?
- Ne, faru ĝin aliiam. (=en alia tempo ol tiu, kiun vi menciis; =alitempe)

Ekzemplo por "aliies":
+ Ĉu vi uzis mian komputilon?
- Ne. Mi uzis aliies. (=tiun de alia persono; =aliulan)

Ankaŭ en mia ĉi-supra mesaĝo mi montris jam ekzemplon:
[t]ies signifon oni povas apenaŭ aliiel korekte esprimi

En neniu el tiuj ekzemploj vi povus esprimi la saman koncepton per nura "iel", "iam" aŭ "ies".

okratz (Montri la profilon) 2010-januaro-10 11:08:26

Sed vi mem montris alternativon por ĉiu el ĉi tiuj vortoj...

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-10 11:42:11

okratz:Sed vi mem montris alternativon por ĉiu el ĉi tiuj vortoj...
Kion diri (kaj eĉ pli: tajpi) estas pli oportune - ĉu "aliiel" aŭ "alimaniere"?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-10 12:16:08

darkweasel:Kion diri (kaj eĉ pli: tajpi) estas pli oportune - ĉu "aliiel" aŭ "alimaniere"?
Mi pensas ambaŭ. Estas demando de stilo. Tiamaniere iĝas la lingvo pli riĉa kaj fleksebla, ĉu ne? Kial "anders" kaj "in einer anderen Weise". Gravas ankaŭ en poezio...

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-10 12:43:59

Eddycgn: Gravas ankaŭ en poezio...
Jes, en poezio ili eble utilas.
La demando estas, ĉu Esperanto vere bezonas vortojn kiuj havas tri sinsekvajn vokalojn. Tiaj vortoj estas malfacile prononceblaj kaj, pli grave, malfacile distingeblaj, kiam oni aŭdas ilin, vidu PMEG.
.
@darkweasel: Viaj ekzemploj ne konvinkis min, sed certe oni povas trovi pli konvinkajn.
darkweasel:
+ Kiel vi lernis Esperanton? Ĉu per la Interreto aŭ ĉu per libro?
- Mi lernis ĝin aliiel. (=per neniu el la iloj, kiujn vi menciis; =alimaniere)
- Mi lernis ĝin ne tiel.
- Mi lernis ĝin alie.
Kion esprimu tiu iel? Ĉu vi mem ne plu memoras kiel?
darkweasel:
+ Ĉu mi faru tion morgaŭ?
- Ne, faru ĝin aliiam. (=en alia tempo ol tiu, kiun vi menciis; =alitempe)
- Ne, faru ĝin poste (antaŭe).
- Iam ajn, sed ne morgaŭ.
darkweasel:
+ Ĉu vi uzis mian komputilon?
- Ne. Mi uzis aliies. (=tiun de alia persono; =aliulan)
- Ne. Mi uzis alian.
darkweasel:
[t]ies signifon oni povas apenaŭ aliiel korekte esprimi
[t]ies signifon oni povas apenaŭ alie korekte esprimi
[t]ies signifon oni povas apenaŭ iel alie korekte esprimi
Eble ĉi tiu estas via plej bona ekzemplo, sed aliiel vere estas aĉa vorto.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-10 13:24:58

horsto: Tiaj vortoj estas malfacile prononceblaj
Nu, se por vi estas pli facile diri "alimaniere" ol "aliiel", tiam diru. Mi pigras diri tian longan vorton kiel "a-li-ma-ni-e-re" (ses silaboj) anstataŭ "a-li-i-el" (kvar silaboj).
horsto: kaj, pli grave, malfacile distingeblaj, kiam oni aŭdas ilin, vidu PMEG.
Malfacile distingeblaj de kio? Kun kiu alia vorto (vere Esperanta, ne la fuŝtabelvortoj je ALI-) povas "aliiel", "aliies" kaj "aliiam" krei konfuzon?

horsto:@darkweasel: Viaj ekzemploj ne konvinkis min, sed certe oni povas trovi pli konvinkajn.
darkweasel:
+ Kiel vi lernis Esperanton? Ĉu per la Interreto aŭ ĉu per libro?
- Mi lernis ĝin aliiel. (=per neniu el la iloj, kiujn vi menciis; =alimaniere)
- Mi lernis ĝin ne tiel.
- Mi lernis ĝin alie.
Kion esprimu tiu iel? Ĉu vi mem ne plu memoras kiel?
La tabelvortoj je I ne per si mem signifas, ke la parolanto mem ne scias, pri kio temas. Povas ankaŭ esti, ke li nur volas diri, ke ne gravas, pri kio temas. Ekz. "iu persono" ne per si mem signifas, ke la parolanto ne scias, pri kiu persono temas.

"Alie" plej ofte signifas "aliiam" ("mi devas manĝi, alie mi mortos pro malsato"), kaj pro tio povas ekesti konfuzo, se oni uzas "alie" en la signifo "aliiel".

horsto:
darkweasel:
+ Ĉu mi faru tion morgaŭ?
- Ne, faru ĝin aliiam. (=en alia tempo ol tiu, kiun vi menciis; =alitempe)
- Ne, faru ĝin poste (antaŭe).
- Iam ajn, sed ne morgaŭ.
Kaj tiu dua alternativo estas pli facila?!
horsto:
darkweasel:
+ Ĉu vi uzis mian komputilon?
- Ne. Mi uzis aliies. (=tiun de alia persono; =aliulan)
- Ne. Mi uzis alian.
Tamen posedateco kaj identeco estas du malsamaj konceptoj, kaj indas havi malsamajn vortojn.

horsto:
darkweasel:
[t]ies signifon oni povas apenaŭ aliiel korekte esprimi
[t]ies signifon oni povas apenaŭ alie korekte esprimi
[t]ies signifon oni povas apenaŭ iel alie korekte esprimi
Eble ĉi tiu estas via plej bona ekzemplo, sed aliiel vere estas aĉa vorto.
Kiel mi jam diris, "alie" estas dusignifa, sed praktike la pli ofta signifo estas "aliiam". Do indas distingi per "aliiel" - plena sinonimo de "iel alie", kiu rilatas al "aliiel" kiel "mapo de urbo" rilatas al "urbmapo". (Hm - ŝajnas, ke per miaj ekzemploj oni povas eltrovi, kiuj aĵoj kuŝas nun sur mia tablo okulumo.gif )

Ĉu "aliiel" estas aĉa vorto estas nur demando de persona plaĉo, kaj al mi ja plaĉas tiu vorto.

wuerfel (Montri la profilon) 2010-januaro-10 14:45:41

crescence:Mia vortaro proponas la vortojn "aliu / aliuj".
Oni ne povas facile aldoni novajn radikojn al la tabelvortoj, ĉar oni ŝanĝus la signifon ekzemple de la vorto alie. Alie nun signifas alimaniere. En la nova tabelvortsistemo ĝi signifus aliloke. Alimaniere estus aliel. Oni endanĝerigus la komprenon de la tekstoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-10 14:54:23

horsto:
La demando estas, ĉu Esperanto vere bezonas vortojn kiuj havas tri sinsekvajn vokalojn.
Tio estas tre subjektiva! Por mi estas pli agrabla tri vokaloj ol tri aŭ pli konsonantoj.
Se oni elporolas aliiel germane, oni intermetus "Kehlkopfverschluss" (Glottal Stop, mi ne konas tiun esprimo esperante, ĉu vi konas?):
ali'iel.
Latinoj elparolus sene, sonligita (kun liaison).

ceigered (Montri la profilon) 2010-januaro-11 09:42:28

@Eddycgn: Glottal stop = glota halto, glota sonĉeso?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-11 10:22:44

ceigered:@Eddycgn: Glottal stop = glota halto, glota sonĉeso?
dankegon

Reen al la supro