Postitused: 65
Keel: Esperanto
Miland (Näita profiili) 8. jaanuar 2010 20:55.16
darkweasel:Miland: Vi prenis tiun frazon el la angla Vikipedio, ĉu ne?Prave! Jen la rilata anglalingva vikipaĝo.
Frankouche (Näita profiili) 9. jaanuar 2010 10:18.03
Ĝi estas persona pronomo
Mi preferas "ĝi". Mi trovas sola "tiu" tro "objekta".
Kio estas "gi" ? Mi neniam aŭdis pri ĝi. "Ĝi" jam ekzistas.
darkweasel (Näita profiili) 10. jaanuar 2010 13:40.46
Frankouche:Plej verŝajne nur plia pronomo speciale enkondukita por havi sekse neŭtralan pronomon.
Kio estas "gi" ? Mi neniam aŭdis pri ĝi. "Ĝi" jam ekzistas.
RiotNrrd (Näita profiili) 10. jaanuar 2010 22:50.37
Ĉar mi estas denaska anglaparolanto, mia volemo estas uzi "ili"n. Fakte, "ili", kiel singulara senseksa pronomo, estas malĝusta eĉ en la angla (kvankam per neformala uzo ĝi pli kaj pli akceptiĝas, kaj mi kredas ke iam ĝi iĝos oficiala). Ĉar ni parolas pri "li aŭ ŝi"... estas du elektoj, tial mi trovas "ili"n iomsence logika.
Sed... eble la uzo de "ili" estas tro angleca.
Oŝo-Jabe (Näita profiili) 11. jaanuar 2010 1:12.56
RiotNrrd:Ĉar mi estas denaska anglaparolanto, mia volemo estas uzi "ili"n. Fakte, "ili", kiel singulara senseksa pronomo, estas malĝusta eĉ en la angla (kvankam per neformala uzo ĝi pli kaj pli akcepti.La angla ne havas komitaton pri oficialeco. La parolantoj ĝustigas formojn per uzo. Singulara "ili" en la angla ne estas eraro, kaj jam ekzistis ekde la 15a jarcento. Multaj vortoj, kiuj ne estas en la "formala" angla, estas tute akceptindaj en la "komuna" angla.
darkweasel (Näita profiili) 11. jaanuar 2010 9:27.53
Frankouche:Tre interesa vidpunkto fakte. Normale oni uzas "ĝi" por objektoj kaj bestoj, dum "tiu" havas pli vastan (montran) sencon. Pro tio mi trovas "ĝi" multe pli objekta!
Mi preferas "ĝi". Mi trovas sola "tiu" tro "objekta".
"ili" kiel neŭtrala pronomo estas aĉa anglismo - kiel ekz. ankaŭ "mia punkto estas, ke ...", se oni fakte celas argumenton. Sed mi detemiĝas ...
Francisko1 (Näita profiili) 14. jaanuar 2010 14:11.38
MI UZAS ĈIAM PRONOMON ŜLI EKDE MULTAJ JAROJ. UZI PRONOMON LI KIAM NE EKZISTAS SEKSO AŬ LA SEKSO NE ESTAS KONATA (POR EKZEMPLO: SERĈU IUN KAJ DIRU AL LI...) ESTAS VIRAĈA. PLI BONE: SERĈU IUN KAJ DIRU AL ŜLI.
ANKAU MI PRESKAŬ ĈIAM UZAS PRONOMON CI POR DUA PERSONO SINGULARA (ANKAŬ POR ĜENI LA ANGLAPAROLANTOJN, PARDONU MIN!, MI ŜERCAS).
MI ANKAŬ ESPLORAS LA EBLON POR PROPRAJ NOMOJ: JULIAN AMAS ŜIN MARIA POR ESPRIMI REKTAN OBJEKTON. AŬ: MI ŜATAS ĜIN MERKADONA (MERKADONA ESTAS NOMO DE GRANDA VENDEJO EN HISPANIO).
FINE: DIO ESTAS BONA, DO MI AMAS ŜLIN (ĈAR DIO NE ESTAS VIRA NEK INA, AŬ PLI BONE DIO ESTAS VIRSEKSA KAJ INSEKSA SAMTEMPE.
GETULS FRANCISKO
Miland:Pripensu la jenan frazon: Iu ĵus diris, ke X malsatas. X kaj Iu aludas al la sama person, ne necese infano. Ni ne scias ĉu la persono estas viro aŭ virino. Kio anstataŭu "X"?
Historie estis diversaj solvoj. Z uzis ĝi kun senseksa senco, kaj eblas uzi li simile. Parolantoj de la angla kaj lingvoj kun similaj kutimo eble emus uzi ili.
Tre eble vi scias pri ri, kvankam vortoj kiel rigardas povas krei problemon. Ankaŭ prononci ĝin ĝuste estos malfacila por kelkaj homoj.
Aliaj solvoj enhavas liŝi (aŭ ŝili), ŝli kaj gi. Ĉiuj havas avantaĝojn: liŝi havas analogon plimalpli, ŝli kombinas pronomojn kaj gi havas simplecon, kiu placas al mi.
Tamen eble estas malfacile enkonduki novan pronomon en lingvo, kaj ne povos okazi krom se homoj volonte adoptas iun pro provado.
Rigardu denove la frazon ĉe la komenco de ĉi tiu mesaĝo. Kiu el la proponitaj solvoj ŝajnus plej bone por vi, se vi ne havus jam firman opinion pri la afero?
Se vi eksperimentadis kun aliaj Esperantistoj uzante senseksajn pronomojn, bonvolu skribu pri viaj spertoj!
Eddycgn (Näita profiili) 14. jaanuar 2010 14:34.16
"Estis multe da homoj sur la placo, 30 elcent el ili estis virinoj."
XXX havis bluan ĉapelon.”
Se mi volas rilati al ĉiuj mi dirus XXX = ili, ĝuste?
Do kion mi dirus se mi rilatas nur al la virinoj?
KoLonJaNo (Näita profiili) 14. jaanuar 2010 15:19.22
Eddycgn:En la frazo:Eble tiel:
"Estis multe da homoj sur la placo, 30 elcent el ili estis virinoj."
XXX havis bluan ĉapelon.”
Se mi volas rilati al ĉiuj mi dirus XXX = ili, ĝuste?
Do kion mi dirus se mi rilatas nur al la virinoj?
Estis multe da homoj sur la placo, el kiuj 30 procentoj estis virinoj. Tiuj ĉi surhavis bluan ĉapelon.
Mi ne certas, ke ili rilatus al ĉiuj homoj sur la placo.
Do por certigi nemiskompreneblon mi vortigus alie:
Estis multe da homoj sur la placo kaj ĉiu surhavis bluan ĉapelon. 30 procentoj el ili estis virinoj.
Mi ne tro cerbumus pri tio, ke al Esperanto mankas apartaj serioj de pronomoj kiaj hic, haec, hoc aŭ ille, illa, illud aŭ iste, ista, istud en Latino.
Kolonjano
dobri (Näita profiili) 14. jaanuar 2010 18:44.15
MI UZAS ĈIAM PRONOMON ŜLI EKDE MULTAJ JAROJ. UZI PRONOMON LI KIAM NE EKZISTAS SEKSO AŬ LA SEKSO NE ESTAS KONATA (POR EKZEMPLO: SERĈU IUN KAJ DIRU AL LI...) ESTAS VIRAĈA. PLI BONE: SERĈU IUN KAJ DIRU AL ŜLI.Karaj amikoj, ŝajnas al mi, ke ĉi tie ni klopodas solvi superfluaĵojn. Ĉar ekzistas 3 diversaj genroj, ĉiam unu el ili devas esti la unua. Tial skribi "li" mi ne konsideras viraĉa, sed tute normala. Pli grave estas tio, kiamaniere oni kondutas al virinoj ol uzado de diversaj elpensitaj neologismoj (ĉu laŭ usona modo?).
ANKAU MI PRESKAŬ ĈIAM UZAS PRONOMON CI POR DUA PERSONO SINGULARA (ANKAŬ POR ĜENI LA ANGLAPAROLANTOJN, PARDONU MIN!, MI ŜERCAS).Uzado de "ci" estas ĝenerale subtaksita. Almenaŭ dum babilado kun bona amiko ĝi tre konvenus. Bedaŭrinde ankaŭ mi jam tro alkutimiĝis uzi "vi" en ĉiuj okazoj kaj ofte faras erarojn. Tamen gravas distingi, ĉu mi parolas kun grupo aŭ kun unuopulo.