לתוכן העניינים

Kial "mi" kaj ne "mo"?

של Junpe, 8 בינואר 2010

הודעות: 24

שפה: Esperanto

Junpe (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 15:47:57

Kial la Esperantaj pronomoj havas finaĵon "-i" kaj ne "-o"? Mi opinas ke "mo" kaj "moj" estus pli facile lerni ol "mi" kaj "ni". Ĉu estas kialo por ke ili devus havi finaĵon "-i"? demando.gif

Junpe (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 16:30:27

niko-tina:Ili ne havas la -o finaĵo ĉar ili ne estas nomoj (substantivoj).
Jes, sed ili gramatike funkcias kiel substantivoj, ĉu ne?

niko-tina:
Krome, la finaĵoj -i pli similas al la pronomoj de multe da naciaj lingvoj el Eŭropo.
Dankon! rideto.gif Tiu ĉi klarigo estas facile kompreni.

Rogir (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 17:08:30

Por ke ne ĉiu vorto finiĝu per -o, kaj por ke la pronomoj estu facile rekoneblaj.

arcxjo (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 17:12:32

Plue, 'mo', 'vo', 'lo', 'ŝo', ktp. estas ja nomoj de literoj.

horsto (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 17:23:33

Junpe:Kial la Esperantaj pronomoj havas finaĵon "-i" kaj ne "-o"?
Ekzistas nur du pluralaj pronomoj, ni kaj ili, la plurala formo de vi ja estas ankaŭ vi. Ĉu do lerni ilin vere estas problemo?
Junpe:
Tiu ĉi klarigo estas facile kompreni.
Ne uzu esti + verbo, tio estas eraro.
Diru:
Tiu ĉi klarigo estas facile komprenebla.

Estas facile kompreni tiun ĉi klarigon (la esti ĉi tie ne apartenas al la verbo).

ceigered (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 18:51:42

Junpe:Kial la Esperantaj pronomoj havas finaĵon "-i" kaj ne "-o"? Mi opinas ke "mo" kaj "moj" estus pli facile lerni ol "mi" kaj "ni".
Mi samopinias kiel vi, Junpe - "mo"/"moj", kaj "vo"/"voj" kaj tiel plu estus pli bona kaj logika (kiel en la Ĉina lingvo kaj fojfoje en la Japana lingvo), sed bedaŭrinde Zamenhofo eble ne konis tian sistemon de pronomoj.
Tial, estas "strangaĵo" de Esperanto, kaj estas neŝanĝebla parto de la lingvo bedaŭrinde rideto.gif

(sed "mo" estas mojosa - sonas kiel tropika insula lingvo lango.gif)

darkweasel (הצגת פרופיל) 8 בינואר 2010, 19:46:55

Eble la demandinto legu PMEG, kiu diros al li, ke Esperanto distingas, antaŭ ol distingi la diversajn vortspecojn (adjektivo, substantivo ktp), inter finaĵbezonaj vortoj (PMEG-e radikvortoj, ekz. HOM, SKRIB, LIBR) kaj nefinaĵbezonaj vortoj (PMEGe vortetoj, ekz. ANSTATAŬ, JEN, NUR, TIO - kaj ankaŭ MI.

Tio estas io tute normala en nia lingvo kaj neniom ŝanĝenda, ŝanĝinda aŭ ŝanĝebla.

Fakte iu versio de pra-Esperanto uzis -o en pronomoj, ŝajnas do ke Zamenhof sciis, kion li faris.

Junpe (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2010, 03:03:48

Koran dankon al ĉiuj pro la komentoj!
Mi ĵus legis ke en "toki pona", planlingvo kiu nur havas 123 vortojn oni uzas "mi mute" ("mi" kaj "multe" esperante) por esprimi "ni" en Esperanto. Mi surpriziĝis, kaj scivolis kial Esperanto ne havas tian sistemon pri pronomoj. Estus "Mi multe" aŭ "mi -j"... do kial "mi" havas -i finaĵon?
Mi dankas vin ĉiujn pro la komentoj. Ili multe helpis al mi.

"Toki pona" (kiu signifas "lingvo bona") estas tro simpla, kaj oni kompreneble ne povas uzi ĝin anstataŭ Esperanton, sed ĝi estas interesa.

Oŝo-Jabe (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2010, 03:11:52

Junpe:Koran dankon al ĉiuj pro la komentoj!
Mi ĵus legis ke en "toki pona", planlingvo kiu nur havas 123 vortojn oni uzas "mi mute" ("mi" kaj "multe" esperante) por esprimi "ni" en Esperanto. Mi surpriziĝis, kaj scivolis kial Esperanto ne havas tian sistemon pri pronomoj. Estus "Mi multe" aŭ "mi -j"... do kial "mi" havas -i finaĵon?
Mi dankas vin ĉiujn pro la komentoj. Ili multe helpis al mi.
Kio pri "imi"? [/ŝerco]

jchthys (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2010, 04:03:59

Kion pri "imi" (mi kaj aliaj, sed ne vi), "ici" (vi, pli ol unu) kaj "iŝi" (ŝi kaj aliaj inaj)?

Mi ne serioze proponas tiujn; mi nur elpensis ilin kaj trovis ilin amuzaj.

לראש הדף