Al la enhavo

Kial du "o" ?

de crescence, 2010-januaro-09

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-11 08:44:15

Eddycgn:en mia vortaro metroo = subtrajno.
Ĉu ĝi estas malĝusta?
Jes. Kiel mi jam montris, ekzistas metrooj, kiuj tute ne estas subteraj, kaj ekzistas tuneloj de tute normalaj fervojoj, kio ne faras ilin metrooj.

Se oni ne volas uzi la radikon metro/, oni uzu "sendependa fervojo", kio pli ĝuste esprimas tiun koncepton. Subtereco tute ne gravas por esti metroo.

sergejm (Montri la profilon) 2010-januaro-11 09:52:54

darkweasel:
Se oni ne volas uzi la radikon metro/, oni uzu "sendependa fervojo", kio pli ĝuste esprimas tiun koncepton. Subtereco tute ne gravas por esti metroo.
Moskva metroo havas ne subterajn partojn.
Ĝin posedis MPS (Ministerio de Vojoj de Komunikado), kiu estris ordinarajn fervojojn antaŭ transformado en RĴD (Rusiaj Fervojoj). Mi ne scias, ĉu RĴD nun posedas Moskvan metroon.
Moskva metro havas saman traklarĝon (1520mm=60"), kiel ordinara fervojo, kaj verŝajne oni povas veturi de ordinara vervojo en metroo, tio utilas kiam novaj metrovagonoj estas aĉetataj.
En minejo povas esti tute sendependa subtera fervojo, kies traklarĝo estas kutime mallarĝa.
Do "enurba fervojo" pli taŭgas.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-11 12:51:17

Jen filmo de rulŝtuparo de la Moskva subtera fervojo aŭ metroo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-11 13:32:14

Nu, ĉu metroo povas havi normale ne veturatajn konektojn al aliaj fervojsistemoj, tio estas harfenda demando. Tamen: se fervojo eĉ en la normale veturataj partoj iel influas aŭtan, piedan aŭ fervojan trafikon, aŭ estas de ĝi influata, tiam ĝi ne povas esti metroo, sed eble urba fervojo (kiel sur la du nemetroaj bildoj, kiujn mi donis ĉi-antaŭe - ili estas normalaj fervojoj tamen uzataj ĉefe por enurba trafiko).

Ankaŭ la Viena metroo uzas la saman traklarĝon kiel la ĉeffervojoj kaj tramoj, tamen tio ne malmetroigas ĝin.

"Enurba fervojo" povas iafoje funkcii, sed estas pli vasta ol la termino "metroo", ĉar ĝi enhavas ankaŭ ekzemple la Londonan Overground, la Parizan RER kaj la S-Bahn de multaj germanujaj, aŭstrujaj kaj svisujaj urboj - almenaŭ tiujn partojn de ĝi, kiuj estas en la urbo mem. Kaj jen plia problemo pri tiu termino: kelkaj metrooj fakte eliras la urbon, ĉu ili estas tiam ankoraŭ enurbaj?

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-11 14:08:30

La termino estas uzita historie por subteraj fervojoj, malgraŭ la konekto kun la surtera fervoja sistemo. Tial la nomoj en la angla, underground en Britio kaj subway en Usono, emfazas la subterecon.

Eblas ke en kelkaj landoj, eble la via, la sistemo pli interkovriĝis aŭ integriĝis kun la surtera sistemo. Tamen plejmulte tutmonde, metroo estas subtera fervojo. Jen la difino de metroo el PIV 2005: Fervojo por rapida pasaĝertrafiko en grandaj urboj kaj ties ĉirkaŭaĵo, kun linioreto plejparte subtera.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-11 14:09:10

@darkweasel

en kelkaj urboj estas subtrajnoj kaj surtrajnoj, kiuj startas el la sama placo (Kolonjo, Milano, ktp)

Se mi estas kun amikoj (turistaj) kaj mi diras:
"Mi iros hejmen, vi venu poste."
"Kiel ni iru?"
"Per la metroo" aŭ "Per la tramo" aŭ "Per la subtrajno"

Tio estas klare.

Se mi diras: "Per la enurba fervojo" tio signifas nenion per fremdulo, se li ne konas la urban sistemon.

PS. metroo < "metropolitaine" = urba

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-11 15:08:39

Eddycgn: Mi ja tute ne subtenis la vorton "enurba fervojo". Tamen vi antaŭe diris, ke metroo estas subtrajno, do kial vi nun diras, ke estas diferenco?!

Miland: Bone. Se Esperanto ne havas vorton por tio, kio devus vere esti metroo (kies difinon mi antaŭe donis), mi vidas tre tre tre grandan lingvan mankon en tio. Mi do proponas la neologisman radikon uban-o (de la germana U-Bahn), kaj ekde nun nomos ankaŭ normalajn subterajn fervojojn, kiuj hazarde servas urbojn (ekz. la subterajn partojn de la Viena S-Bahn), metrooj. Male, la vienajn ubanliniojn U4 kaj U6 mi ne plu povas nomi metrooj, ĉar ili kuras plejparte supertere. Ĉu tiu solvo kontentigas vin pli? Mi forte dubas tion.

Mi tute ne volas malhelpi la kutiman signifon de "metroo" ("urba plejparte subtera fervojo"). Tamen en tre preciza, faka lingvaĵo, metroo devas - laŭ la fakaj kutimoj de la naciaj lingvoj - esti sendependa fervojo. Vidu la diversajn Vikipediojn: la germana Vikipedio diras, ke:
Der Verband Deutscher Verkehrsunternehmen (VDV) definiert eine U-Bahn als schienengebundenes, vom Individualverkehr völlig getrennt geführtes Massenverkehrsmittel, das ein geschlossenes System bildet. Ihre Strecken können sowohl im Tunnel als auch auf Dämmen und Hochstrecken oder im freien Gelände angelegt sein. Unabhängig bedeutet in diesem Falle auch, dass sich eine U-Bahn mit keinem anderen Verkehrsmittel niveaugleich kreuzen darf, also keine Bahnübergänge, ob für Fußgänger oder Fahrzeuge, keine Verzweigungen zu anderen Schienensystemen wie Eisenbahn, Straßenbahn usw. Eine solche U-Bahn darf auch zwischen dem Depot und dem Netz keine Bahnübergänge haben.
(La Asocio de Germanaj Transportfirmaoj difinas metroon (U-Bahn) kiel relan amastransportilon tute sendependan de individua trafiko, kiu konsistigas fermitan sistemon. Ĝiaj vojoj povas esti jen en tunelo, jen sur digoj, jen sur altvojoj aŭ en libera tereno. Sendependa signifas ĉi-kaze ankaŭ, ke metroo tute ne kruciĝu kun alia transportilo, do neniuj fervojtrairejoj, ĉu por promenantoj aŭ veturiloj, neniuj vojforkoj al aliaj relsistemoj kiel fervojo, tramo ktp. Tia metroo ankaŭ inter la deponejo kaj la reto ne havu trairejojn.)

La angla vikipedio diras, ke:
Metro, short for metropolitan railway refers to an urban, electric rail transport system with high capacity and a high frequency of service. Metros are totally separated from other traffic. They operate in tunnels, on elevated structures, or at surface level but with physical separation from other traffic.
(Metroo, mallongigo por metropolitan railway signifas urban, elektrikan fervojtransportsistemon kun alta enhaveco kaj alta servofteco. Metrooj estas plene seperitaj de alia trafiko. Ili operacias en tuneloj, sur altigitaj strukturoj, aŭ rekte sur la grundo, sed kun fizika sepero de alia trafiko.)

Eĉ en la Esperanta Vikipedio:
Krom la lokigo en urbo aŭ urba regiono esenca trajto de metroo estas ĝia apartigo de ĉiu alia trafiko. Ĝi ne nur ne uzas vojon komune kun normalaj person- aŭ var-trajnoj nek kun strataj veturiloj, sed ankaŭ ne krucas ilin samnivele (eble kun malmultaj bone sekurigitaj esceptoj?). Ofte oni atingas tiun celon per tuneloj, sed ankaŭ fosoj, digoj, viaduktoj.

La angla vorto "underground" estas tute mallogika - eĉ la Londona metroo havas superterajn segmentojn, el kiuj unu estas konata almenaŭ de ĉiuj turistoj, kiuj iras al Heathrow per metroo - tiu linio longe kuras supertere. Tio tamen ne gravas. La angla ne devas esti logika lingvo. Esperanto ja devas.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-11 15:47:23

darkweasel:

la pli bona solvo esta eble ke ĉiu urbo eltenus sian nomon

Londono: tubo (tube)
Novjorko: subtrajno (underground)
Kolonjo: U-vojo aŭ S-vojo aŭ tramo (Strassenbahn)
Vieno: vi diros!
Milano: metroo aŭ tramo
Parizo: metroo aŭ tramo
Madrido ?
Tokjo ?
Moskvo ?
ktp

Amike

PS Mi nur diris ke en mia vortaro estas anbaŭ
vortoj, metroo kaj subtrajno

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-11 16:56:29

Vieno: U-vojo, S-vojo (aŭ "rapid(fer)vojo", kiel mi skribis en la Esperanta Vikipedio, ĉar origine ĝi nomiĝis "Schnellbahn"), tramo, loka fervojo (Lokalbahn)

Mi tamen ne certas, ĉu tio estas la plej bona solvo.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-11 17:47:42

Stultaĵoj, ĉu iu el vi vere pensas, ke aliaj ekuzos ĉiujn ĉi formojn? Certe mi ne, metroo sufiĉas por ĉia urba fervojo, kiu ne estas tramo.

Reen al la supro