K vsebini

pola vortaro

od adrideo, 10. januar 2010

Sporočila: 6

Jezik: Esperanto

adrideo (Prikaži profil) 10. januar 2010 02:38:38

Hej ĉiuj,

Mi komencis studi la polan, kaj mi volas aĉeti vortaron--aŭ angla/pola aŭ Esperanto/pola. Ĉu iu povas doni rekomendon?

dankon,
Chris

arcxjo (Prikaži profil) 10. januar 2010 16:32:17

adrideo:Mi komencis studi la polan
Nu, kia stranga elekto. shoko.gif rido.gif

Mi persone uzas malnovan Esperanto-polan vortaron de Andrzej (Andreo) PETTYN (PEA, Varsovio 1978). Mi ankaŭ vidis du-libran vortaron de Antoni GRABOWSKI (Nowe wydawnictwo polskie, 1990 - represaĵo je libro de 1910). Bedaŭrinde, ili estas tre malfacile aĉetebla (efektive nur el antikvaĵejoj).

Pri angla-polaj estas pli simple: vortaro de Oxford-PWN (kun KD) estas probable plej fidinda, tamen multekosta. Vortaroj de Langenscheidt, Berlitz ankaŭ bonas.

Amike.

sinjoro (Prikaži profil) 10. januar 2010 22:02:19

arĉjo:
adrideo:Mi komencis studi la polan
Nu, kia stranga elekto. shoko.gif rido.gif
Kio strangas en tio?

Evitu lerni la polan per Esperantaj-polaj vortaroj, ĉar plejparte ili estas aŭ neampleksaj, aŭ malnovstilaj. Inter polaj-anglaj kaj anglaj-polaj vortaroj vi trovos bonegan elekteblon, ĉefe de britaj sciencoeldonejoj. El interretaj vortaroj mi rekomendas Ling.

adrideo (Prikaži profil) 11. januar 2010 03:21:07

Dankon pro viaj rekomendoj, sinjoro kaj arĉjo. ridulo.gif

Nu, certe ne multaj Usonanoj lernas la polan, do tio ja estas iom strange.

Mi ne intencas uzi nur la vortaron, sed la lernolibro kiun ni uzas en la kurso estas skribita en la brita angla kaj iom da la difinoj ne estas aparte klaraj al mi. La profesoro ne ĉiam povas klarigi (aŭ traduki el la brita ol la usona angla) do mi ŝatus havi alian ilon.

arcxjo (Prikaži profil) 11. januar 2010 18:11:22

sinjoro:Kio strangas en tio?
Por mi tio ete strangas, ĉar pola lingvo (aŭ ĝenerale slavaj lingvoj) estas relative malfacile lernebla por nacia parolanto de la angla - do (kiel adrideo diris) malmulte da usonanoj lernas ĝin. okulumo.gif
Tamen, mi admiras scivolon.

Bonan lernadon. sal.gif

cellus (Prikaži profil) 15. januar 2010 14:52:52

adrideo:Hej ĉiuj,

Mi komencis studi la polan, kaj mi volas aĉeti vortaron--aŭ angla/pola aŭ Esperanto/pola. Ĉu iu povas doni rekomendon?

Saluton Chris! Certe ekzistas ia Teach Yourself Polish aŭ simila. Tia libro povas esti bona kompletigo de la instruado en la kurso. Oni eldonis anglalingvajn vortarojn en Pollando, kiujn vi eventuale povas havigi ĉe vi.

Probu havigi al vi tian vortaron kie oni indikas la kazojn, la genitivon ekzemple kaj kiuj bone indikas la diversajn verbajn konjugaciojn.

Mi uzis svedajn librojn, kaj tiuj ne estos ia helpo al vi, mi supozas rideto.gif

Cellus

Nazaj na začetek