Til innholdet

Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?

fra Vilinilo,2010 1 10

Meldinger: 67

Språk: Esperanto

CubeF (Å vise profilen) 2010 2 4 02:17:42

Mi kredas ke ĉiuj kulturoj samvaloras, sed ĉiu alimaniere.

Anonimulo (Å vise profilen) 2010 2 4 13:58:24

CubeF:Mi kredas ke ĉiuj kulturoj samvaloras, sed ĉiu alimaniere.
Absurdaĵo.

Rogir (Å vise profilen) 2010 2 4 18:32:40

Sed mia kulturo plej samvaloras!

Miland (Å vise profilen) 2010 2 4 21:27:54

Rogir:Sed mia kulturo plej samvaloras!
Ĉu vi aludas al "La Besto-ĝardeno" de George Orwell, kaj volas diri kiel la porkoj: "Ĉiuj kulturoj samvaloras, tamen iuj pli samvaloras ol aliaj" ?

Miland (Å vise profilen) 2010 2 4 21:42:00

CubeF:Mi kredas ke ĉiuj kulturoj samvaloras, sed ĉiu alimaniere.
Ĉu vi volas diri ke estas diversaj valorindaĵoj en kulturoj, por ke eblas kulturo esti forta rilate al iuj, sed ne aliaj? Ĉu eblas taksi la valoron entute? Eble per la pli gravaj kaj komunaj valorindaĵoj?

Rogir (Å vise profilen) 2010 2 5 12:35:44

Miland:
Rogir:Sed mia kulturo plej samvaloras!
Ĉu vi aludas al "La Besto-ĝardeno" de George Orwell, kaj volas diri kiel la porkoj: "Ĉiuj kulturoj samvaloras, tamen iuj pli samvaloras ol aliaj" ?
Kompreneble.

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 2 5 15:27:19

La “kulturoj" kie la patroj kaj la fratoj enterigas vivantaj la proprajn filinojn aŭ fratinojn ne estas kulturoj. Tio estas barbareco.

Mi legis tion hodiaŭ en la gazetaro. Okazis en orienta Turkio.

Clet (Å vise profilen) 2010 2 5 17:32:40

Por scii, ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras, necesus havi mezurilon por scii kiom iu kulturo valoras.

Tiom da mezuriloj, kiom da valoroj por iu kulturo...

Oni povus (bone serĉinte) trovi mezurilon, kiu donu ĉiujn kulturojn egalvaloraj, aŭ trovi (aŭ fabriki) mezurilon tiel, ke iu kultoro aspektu pli valora ol alia.

maratonisto (Å vise profilen) 2010 2 5 20:02:12

La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu la kulturo cigana samvaloras al mia?

AlfRoland (Å vise profilen) 2010 2 5 20:40:38

maratonisto:La ciganoj ne hontas ŝteladon, ili fieras ĝin.
Ĉu la kulturo cigana samvaloras al mia?
Kaj kiaj estas la judoj???

Tibake til toppen