Al la enhavo

Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?

de Vilinilo, 2010-januaro-10

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-10 03:18:50

Tiu ĉi temo aperis en alia fadeno. Mi supozas ke tiu ĉi temo estas tre polemika, do mi decidis krei novan fadenon por ne ŝanĝi temon tie.

Oŝo-Jabe:(...) Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.
Mi ne konsentas ke ĉiuj kulturoj estas samvaloraj. Kulturoj estas kiel opinioj, kaj foje ili ja tute malpravas, eĉ morale. Tranĉvundado de klitoroj de virinoj estas nepre malĝusta. Nepre. Mi ne diras tiun ĉar mi estas okcidenta tendenciulo, sed ĉar mi havas minimumon de kompato kun aliaj homoj.

Kulturoj kun kredoj kiuj ne kongras kun faktoj ankaŭ estas tute eraraj, mi pardonpetas, sed tio estas realeco. Se iu havas kulturon, kiu asertas ke la mondo havas 6 mil jaroj kaj estis kreata en 6 tagoj, li simple eraras, ne estas afero de esti tolerema, sed de fakta bazo.

Kulturo ne ekskuzas erarojn, estas ja kulturoj ke valoras multe kaj kulturoj ke valoras malmulte. Mi riskas fali en Leĝon de Godwin, sed Naziismo estis kulturo ankaŭ, ĉu ne?

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-januaro-10 05:44:39

Vilinilo:
Oŝo-Jabe:(...) Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.
Kulturo ne ekskuzas erarojn, estas ja kulturoj ke valoras multe kaj kulturoj ke valoras malmulte. Mi riskas fali en Leĝon de Godwin, sed Naziismo estis kulturo ankaŭ, ĉu ne?
Do, bone. Vi montris al mi la stultecon de miaj vortoj. Anstataŭ "Ĉiuj kulturoj samvaloras" mi nun dirus "ĉiuj kulturoj, kiuj ne vundas la kulturanojn per iloj kaj/aŭ per nescio, samvaloras."

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-10 07:30:56

Bone rideto.gif tamen mi ankoraŭ ne tute konsentas. Unue ĉar estas ankaŭ afero de malveraj konvinkoj kaj due ĉar en la temo pri kiu ni diskutis (la kverelo de kelkaj kristanoj kontraŭ samseksemuloj) personoj havas siaj rajtoj neataj (ĉi-afere, geja geedziĝo, ekzemple).

La unua punkto de malkonsento oni diskutu tie ĉi, se vi volas, la dua punkto taŭgas pli bone en la alia.

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-10 14:03:53

Mi opinias, ke neniu kulturo valoras!

Tie, mi ne havas tiajn problemojn! lango.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-10 14:37:27

Nur la kulturoj kiuj respektas la homajn rajtojn, ankaŭ la rajtojn de la minoritatoj, valoras.
La vivo estas kontrakto inter homoj por respekti reciproke, kiel diris JJ. Rousseau.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-10 15:35:30

Pri kiuj valoroj temas ?

Jen la vera demando ! okulumo.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-10 18:11:33

Frankouche:Pri kiuj valoroj temas ?

Jen la vera demando ! okulumo.gif
Bonega demando, oni devas unue difini valoron. Tiu estas subjektiva, do mi proponos subjektiva difino: Kiom da mono vi pagus por esti ano de iu kulturo? Tiom estas mezuro de ĝia relativa valoro.

fo_q (Montri la profilon) 2010-januaro-10 22:09:16

Ĉu la faŝisma kulturo ne estas abomeninda? Kaj la kanibala (hommanĝa) kulturo?

Ne eblas al ni relativigi ĉion...

Adelson Sobrinho (Montri la profilon) 2010-januaro-10 22:28:29

sal.gif Kompreneble, ĉiuj kulturoj samvaloras.
Imitante Saussure, la patro de Lingvistiko, kiu diris "ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA LINGVO, mi pensas ke mi rajtas aserti la jenon: ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA KULTURO, ĉar kulturo kaj lingvo estas interligitaj.
Kore, Adelson Sobrinho.

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-11 00:24:27

Se oni diras, ke ĉiuj kulturoj laŭdifine estas samvaloraj, ĉesiĝas ĉia diskuto. 'Kio pri deviga geedziĝo? - Parto de kulturo.' 'Kio pri nevolonta cirkumcido de knabinoj? - Parto de kulturo.' 'Kio pri mortigo de ĉiuj fremduloj? - Parto de kulturo.' Tial diri, ke ĉiuj kulturoj estas samvaloraj, estas tro naive.

Reen al la supro