Към съдържанието

Ĉu ĉiuj kulturoj samvaloras?

от Vilinilo, 10 януари 2010

Съобщения: 67

Език: Esperanto

Vilinilo (Покажи профила) 10 януари 2010, 03:18:50

Tiu ĉi temo aperis en alia fadeno. Mi supozas ke tiu ĉi temo estas tre polemika, do mi decidis krei novan fadenon por ne ŝanĝi temon tie.

Oŝo-Jabe:(...) Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.
Mi ne konsentas ke ĉiuj kulturoj estas samvaloraj. Kulturoj estas kiel opinioj, kaj foje ili ja tute malpravas, eĉ morale. Tranĉvundado de klitoroj de virinoj estas nepre malĝusta. Nepre. Mi ne diras tiun ĉar mi estas okcidenta tendenciulo, sed ĉar mi havas minimumon de kompato kun aliaj homoj.

Kulturoj kun kredoj kiuj ne kongras kun faktoj ankaŭ estas tute eraraj, mi pardonpetas, sed tio estas realeco. Se iu havas kulturon, kiu asertas ke la mondo havas 6 mil jaroj kaj estis kreata en 6 tagoj, li simple eraras, ne estas afero de esti tolerema, sed de fakta bazo.

Kulturo ne ekskuzas erarojn, estas ja kulturoj ke valoras multe kaj kulturoj ke valoras malmulte. Mi riskas fali en Leĝon de Godwin, sed Naziismo estis kulturo ankaŭ, ĉu ne?

Oŝo-Jabe (Покажи профила) 10 януари 2010, 05:44:39

Vilinilo:
Oŝo-Jabe:(...) Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.
Kulturo ne ekskuzas erarojn, estas ja kulturoj ke valoras multe kaj kulturoj ke valoras malmulte. Mi riskas fali en Leĝon de Godwin, sed Naziismo estis kulturo ankaŭ, ĉu ne?
Do, bone. Vi montris al mi la stultecon de miaj vortoj. Anstataŭ "Ĉiuj kulturoj samvaloras" mi nun dirus "ĉiuj kulturoj, kiuj ne vundas la kulturanojn per iloj kaj/aŭ per nescio, samvaloras."

Vilinilo (Покажи профила) 10 януари 2010, 07:30:56

Bone rideto.gif tamen mi ankoraŭ ne tute konsentas. Unue ĉar estas ankaŭ afero de malveraj konvinkoj kaj due ĉar en la temo pri kiu ni diskutis (la kverelo de kelkaj kristanoj kontraŭ samseksemuloj) personoj havas siaj rajtoj neataj (ĉi-afere, geja geedziĝo, ekzemple).

La unua punkto de malkonsento oni diskutu tie ĉi, se vi volas, la dua punkto taŭgas pli bone en la alia.

Eddycgn (Покажи профила) 10 януари 2010, 14:37:27

Nur la kulturoj kiuj respektas la homajn rajtojn, ankaŭ la rajtojn de la minoritatoj, valoras.
La vivo estas kontrakto inter homoj por respekti reciproke, kiel diris JJ. Rousseau.

Frankouche (Покажи профила) 10 януари 2010, 15:35:30

Pri kiuj valoroj temas ?

Jen la vera demando ! okulumo.gif

Vilinilo (Покажи профила) 10 януари 2010, 18:11:33

Frankouche:Pri kiuj valoroj temas ?

Jen la vera demando ! okulumo.gif
Bonega demando, oni devas unue difini valoron. Tiu estas subjektiva, do mi proponos subjektiva difino: Kiom da mono vi pagus por esti ano de iu kulturo? Tiom estas mezuro de ĝia relativa valoro.

fo_q (Покажи профила) 10 януари 2010, 22:09:16

Ĉu la faŝisma kulturo ne estas abomeninda? Kaj la kanibala (hommanĝa) kulturo?

Ne eblas al ni relativigi ĉion...

Rogir (Покажи профила) 11 януари 2010, 00:24:27

Se oni diras, ke ĉiuj kulturoj laŭdifine estas samvaloraj, ĉesiĝas ĉia diskuto. 'Kio pri deviga geedziĝo? - Parto de kulturo.' 'Kio pri nevolonta cirkumcido de knabinoj? - Parto de kulturo.' 'Kio pri mortigo de ĉiuj fremduloj? - Parto de kulturo.' Tial diri, ke ĉiuj kulturoj estas samvaloraj, estas tro naive.

Oŝo-Jabe (Покажи профила) 11 януари 2010, 01:04:13

Eddycgn:Nur la kulturoj kiuj respektas la homajn rajtojn, ankaŭ la rajtojn de la minoritatoj, valoras.
La vivo estas kontrakto inter homoj por respekti reciproke, kiel diris JJ. Rousseau.
Sed kio okazas se du kulturoj malkonsentas pri tio, kio homaj rajtoj estas? Homoj kreis homajn rajtojn; homoj povas justigi ian ajn agon de malamo kun aŭ sen la aprobo de la homaj rajtoj de aliaj kulturoj. Ekzistas tre malmultaj universalaj homaj rajtoj aŭ rajtoj, pri kiuj ĉiu kulturo konsentas.

Anonimulo (Покажи профила) 11 януари 2010, 03:48:54

Adelson Sobrinho:sal.gif Kompreneble, ĉiuj kulturoj samvaloras.
Imitante Saussure, la patro de Lingvistiko, kiu diris "ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA LINGVO, mi pensas ke mi rajtas aserti la jenon: ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA KULTURO, ĉar kulturo kaj lingvo estas interligitaj.
Kore, Adelson Sobrinho.
Sanginundo trafas mian cerbon, kiam mi legas tiajn stultaĵojn, tamen mi provos iel respondi...

Adelson Sobrinho:Saussure, la patro de Lingvistiko, kiu diris "ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA LINGVO
Mi aŭdacas iom dubi je tio, ke la patro de lingvistiko sukcesis enketi ĉiujn popolojn de la mondo por ekscii tion...

Adelson Sobrinho:mi pensas ke mi rajtas aserti la jenon: ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA KULTURO, ĉar kulturo kaj lingvo estas interligitaj.
Jes, vi rajtas aserti, kion vi volas, tamen mi volus rimarkigi, ke sufiĉe multe da homoj migras, serĉante pli bonan lokon por vivi. Ĉu ili forlasus sian kulturon, se ili kredus, ke ĝi estas supera? Mi pensas ke via aserto similas al "ĉiu familiano kredas je supereco de sia familio" aŭ "ĉiu urbano kredas je supereco de sia urbo", kaj estas simile malĝusta. Sed por simpleco ni akceptu, ke la frazo:

Adelson Sobrinho:ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA KULTURO
estas vera. Ĉu al vi vere ŝajnas, ke tio pruvas ke:

Adelson Sobrinho:Kompreneble, ĉiuj kulturoj samvaloras.
?

Do se renkontiĝas dek viroj, kaj ĉiu el ili kredas, ke lia peniso estas la plej longa,

TIO SIGNIFAS, KE KOMPRENEBLE ILIAJ PENISOJ SAMLONGAS!

Nu, tiel estas laŭ via logiko.

Resume:
Vi nur uzas eristikajn trukojn (“ŝajnigu, ke vian ideon subtenas aŭtoritatuloj gravaj al tiu, al kiu vi parolas”, “uzu citaĵon, citaĵoj saĝe aspektas al malklera homo”, “ne zorgu, ke la citaĵo neniel rilatas al la temo, ŝajnigu ĝin rilati”, “eĉ se vi nenion pruvis, ŝajnigu vin pruvinto”). Laŭ vi ili eble sufiĉas por konvinki aliajn, ke vi estas prava, sed legante la antaŭajn afiŝaĵojn mi certiĝis, ke ĉi tie estas homoj, kiuj kapablas klare rezoni, do mi kredas, ke eble trompiĝos nur kelkaj infanoj.

Kaj kredu: meti antaŭ tre dubindan aserton la vorton “kompreneble” ne sufiĉas por igi ĝin vera...

Parenteze - ĉu publikigante vian mesaĝon, vi estis leginta tion, kion skribis Vilinilo? Mi pensas, ke li jam sufiĉe bone montris, kiel unuj kulturoj estas pli valoraj ol aliaj.

Обратно нагоре