Сообщений: 70
Язык: Esperanto
Vilinilo (Показать профиль) 10 января 2010 г., 3:18:50
Oŝo-Jabe:(...) Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.Mi ne konsentas ke ĉiuj kulturoj estas samvaloraj. Kulturoj estas kiel opinioj, kaj foje ili ja tute malpravas, eĉ morale. Tranĉvundado de klitoroj de virinoj estas nepre malĝusta. Nepre. Mi ne diras tiun ĉar mi estas okcidenta tendenciulo, sed ĉar mi havas minimumon de kompato kun aliaj homoj.
Kulturoj kun kredoj kiuj ne kongras kun faktoj ankaŭ estas tute eraraj, mi pardonpetas, sed tio estas realeco. Se iu havas kulturon, kiu asertas ke la mondo havas 6 mil jaroj kaj estis kreata en 6 tagoj, li simple eraras, ne estas afero de esti tolerema, sed de fakta bazo.
Kulturo ne ekskuzas erarojn, estas ja kulturoj ke valoras multe kaj kulturoj ke valoras malmulte. Mi riskas fali en Leĝon de Godwin, sed Naziismo estis kulturo ankaŭ, ĉu ne?
Oŝo-Jabe (Показать профиль) 10 января 2010 г., 5:44:39
Vilinilo:Do, bone. Vi montris al mi la stultecon de miaj vortoj. Anstataŭ "Ĉiuj kulturoj samvaloras" mi nun dirus "ĉiuj kulturoj, kiuj ne vundas la kulturanojn per iloj kaj/aŭ per nescio, samvaloras."Oŝo-Jabe:(...) Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.Kulturo ne ekskuzas erarojn, estas ja kulturoj ke valoras multe kaj kulturoj ke valoras malmulte. Mi riskas fali en Leĝon de Godwin, sed Naziismo estis kulturo ankaŭ, ĉu ne?
Vilinilo (Показать профиль) 10 января 2010 г., 7:30:56
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
La unua punkto de malkonsento oni diskutu tie ĉi, se vi volas, la dua punkto taŭgas pli bone en la alia.
niko-tina (Показать профиль) 10 января 2010 г., 14:03:53
Tie, mi ne havas tiajn problemojn!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Eddycgn (Показать профиль) 10 января 2010 г., 14:37:27
La vivo estas kontrakto inter homoj por respekti reciproke, kiel diris JJ. Rousseau.
Frankouche (Показать профиль) 10 января 2010 г., 15:35:30
Jen la vera demando !
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Vilinilo (Показать профиль) 10 января 2010 г., 18:11:33
Frankouche:Pri kiuj valoroj temas ?Bonega demando, oni devas unue difini valoron. Tiu estas subjektiva, do mi proponos subjektiva difino: Kiom da mono vi pagus por esti ano de iu kulturo? Tiom estas mezuro de ĝia relativa valoro.
Jen la vera demando !
fo_q (Показать профиль) 10 января 2010 г., 22:09:16
Ne eblas al ni relativigi ĉion...
Adelson Sobrinho (Показать профиль) 10 января 2010 г., 22:28:29
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Imitante Saussure, la patro de Lingvistiko, kiu diris "ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA LINGVO, mi pensas ke mi rajtas aserti la jenon: ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA KULTURO, ĉar kulturo kaj lingvo estas interligitaj.
Kore, Adelson Sobrinho.
Rogir (Показать профиль) 11 января 2010 г., 0:24:27