Sporočila: 67
Jezik: Esperanto
Vilinilo (Prikaži profil) 10. januar 2010 03:18:50
Oŝo-Jabe:(...) Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.Mi ne konsentas ke ĉiuj kulturoj estas samvaloraj. Kulturoj estas kiel opinioj, kaj foje ili ja tute malpravas, eĉ morale. Tranĉvundado de klitoroj de virinoj estas nepre malĝusta. Nepre. Mi ne diras tiun ĉar mi estas okcidenta tendenciulo, sed ĉar mi havas minimumon de kompato kun aliaj homoj.
Kulturoj kun kredoj kiuj ne kongras kun faktoj ankaŭ estas tute eraraj, mi pardonpetas, sed tio estas realeco. Se iu havas kulturon, kiu asertas ke la mondo havas 6 mil jaroj kaj estis kreata en 6 tagoj, li simple eraras, ne estas afero de esti tolerema, sed de fakta bazo.
Kulturo ne ekskuzas erarojn, estas ja kulturoj ke valoras multe kaj kulturoj ke valoras malmulte. Mi riskas fali en Leĝon de Godwin, sed Naziismo estis kulturo ankaŭ, ĉu ne?
Oŝo-Jabe (Prikaži profil) 10. januar 2010 05:44:39
Vilinilo:Do, bone. Vi montris al mi la stultecon de miaj vortoj. Anstataŭ "Ĉiuj kulturoj samvaloras" mi nun dirus "ĉiuj kulturoj, kiuj ne vundas la kulturanojn per iloj kaj/aŭ per nescio, samvaloras."Oŝo-Jabe:(...) Ĉar tio estas normala por tiu kulturo, kaj ĉar ĉiu kulturo estas samvalora, oni ne diru, ke unu kulturo pravas kaj alia malpravas.Kulturo ne ekskuzas erarojn, estas ja kulturoj ke valoras multe kaj kulturoj ke valoras malmulte. Mi riskas fali en Leĝon de Godwin, sed Naziismo estis kulturo ankaŭ, ĉu ne?
Vilinilo (Prikaži profil) 10. januar 2010 07:30:56
La unua punkto de malkonsento oni diskutu tie ĉi, se vi volas, la dua punkto taŭgas pli bone en la alia.
Eddycgn (Prikaži profil) 10. januar 2010 14:37:27
La vivo estas kontrakto inter homoj por respekti reciproke, kiel diris JJ. Rousseau.
Frankouche (Prikaži profil) 10. januar 2010 15:35:30
Jen la vera demando !
Vilinilo (Prikaži profil) 10. januar 2010 18:11:33
Frankouche:Pri kiuj valoroj temas ?Bonega demando, oni devas unue difini valoron. Tiu estas subjektiva, do mi proponos subjektiva difino: Kiom da mono vi pagus por esti ano de iu kulturo? Tiom estas mezuro de ĝia relativa valoro.
Jen la vera demando !
fo_q (Prikaži profil) 10. januar 2010 22:09:16
Ne eblas al ni relativigi ĉion...
Rogir (Prikaži profil) 11. januar 2010 00:24:27
Oŝo-Jabe (Prikaži profil) 11. januar 2010 01:04:13
Eddycgn:Nur la kulturoj kiuj respektas la homajn rajtojn, ankaŭ la rajtojn de la minoritatoj, valoras.Sed kio okazas se du kulturoj malkonsentas pri tio, kio homaj rajtoj estas? Homoj kreis homajn rajtojn; homoj povas justigi ian ajn agon de malamo kun aŭ sen la aprobo de la homaj rajtoj de aliaj kulturoj. Ekzistas tre malmultaj universalaj homaj rajtoj aŭ rajtoj, pri kiuj ĉiu kulturo konsentas.
La vivo estas kontrakto inter homoj por respekti reciproke, kiel diris JJ. Rousseau.
Anonimulo (Prikaži profil) 11. januar 2010 03:48:54
Adelson Sobrinho: Kompreneble, ĉiuj kulturoj samvaloras.Sanginundo trafas mian cerbon, kiam mi legas tiajn stultaĵojn, tamen mi provos iel respondi...
Imitante Saussure, la patro de Lingvistiko, kiu diris "ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA LINGVO, mi pensas ke mi rajtas aserti la jenon: ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA KULTURO, ĉar kulturo kaj lingvo estas interligitaj.
Kore, Adelson Sobrinho.
Adelson Sobrinho:Saussure, la patro de Lingvistiko, kiu diris "ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA LINGVOMi aŭdacas iom dubi je tio, ke la patro de lingvistiko sukcesis enketi ĉiujn popolojn de la mondo por ekscii tion...
Adelson Sobrinho:mi pensas ke mi rajtas aserti la jenon: ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA KULTURO, ĉar kulturo kaj lingvo estas interligitaj.Jes, vi rajtas aserti, kion vi volas, tamen mi volus rimarkigi, ke sufiĉe multe da homoj migras, serĉante pli bonan lokon por vivi. Ĉu ili forlasus sian kulturon, se ili kredus, ke ĝi estas supera? Mi pensas ke via aserto similas al "ĉiu familiano kredas je supereco de sia familio" aŭ "ĉiu urbano kredas je supereco de sia urbo", kaj estas simile malĝusta. Sed por simpleco ni akceptu, ke la frazo:
Adelson Sobrinho:ĈIU POPOLO KREDAS PRI LA SUPERECO DE SIA KULTUROestas vera. Ĉu al vi vere ŝajnas, ke tio pruvas ke:
Adelson Sobrinho:Kompreneble, ĉiuj kulturoj samvaloras.?
Do se renkontiĝas dek viroj, kaj ĉiu el ili kredas, ke lia peniso estas la plej longa,
TIO SIGNIFAS, KE KOMPRENEBLE ILIAJ PENISOJ SAMLONGAS!
Nu, tiel estas laŭ via logiko.
Resume:
Vi nur uzas eristikajn trukojn (“ŝajnigu, ke vian ideon subtenas aŭtoritatuloj gravaj al tiu, al kiu vi parolas”, “uzu citaĵon, citaĵoj saĝe aspektas al malklera homo”, “ne zorgu, ke la citaĵo neniel rilatas al la temo, ŝajnigu ĝin rilati”, “eĉ se vi nenion pruvis, ŝajnigu vin pruvinto”). Laŭ vi ili eble sufiĉas por konvinki aliajn, ke vi estas prava, sed legante la antaŭajn afiŝaĵojn mi certiĝis, ke ĉi tie estas homoj, kiuj kapablas klare rezoni, do mi kredas, ke eble trompiĝos nur kelkaj infanoj.
Kaj kredu: meti antaŭ tre dubindan aserton la vorton “kompreneble” ne sufiĉas por igi ĝin vera...
Parenteze - ĉu publikigante vian mesaĝon, vi estis leginta tion, kion skribis Vilinilo? Mi pensas, ke li jam sufiĉe bone montris, kiel unuj kulturoj estas pli valoraj ol aliaj.