Pesan: 22
Bahasa: Esperanto
CubeF (Tunjukkan profil) 4 Februari 2010 02.15.55
Sed fakte oni nun ne diskutas ĈU Tero varmiĝas sed ĜIS KIAM ni rajtas varmigi ĝin ĝis morto de homaro (kaj ŝajne ankaŭ de multaj aliaj bestoj)...
Rogir (Tunjukkan profil) 4 Februari 2010 18.39.58
dobri (Tunjukkan profil) 4 Februari 2010 20.44.22
Rogir:Laŭ mi la homaro certe ne mortos pro iom ajn varmiĝo, pli verŝajne estas, ke ĝi nur malgrandiĝos ĝis duono aŭ eble triono.Laŭ kio vi opinias tion? Mi interesiĝas pri demografio kaj tial mi scias, ke la homaro senĉese pligrandiĝas. Redukti ĝin povas plej verŝajne aŭ militoj aŭ naturaj katastrofoj. Varmiĝo povas kaŭzi naturan katastrofon. Ĉu vi opinias, ke la varmiĝo estas jam neevitebla?
Rogir (Tunjukkan profil) 4 Februari 2010 21.11.30
blunuba (Tunjukkan profil) 18 Februari 2010 15.46.21
Kiam mi aĉetas, mi provas pensi pri tion.
MikhailMarkeyev (Tunjukkan profil) 19 Februari 2010 10.37.13
blunuba:"Kion vi faras por eviti la konsekvencojn de la tutmonda varmiĝeco"Unue, estas mezureblaj (?)parametroj, kiujn mi povas vidi kvankam proksimume. Mi parolas pri dependeco inter kvanto CO2 en atmosfero kaj koeficiento de penetreco de infraruĝa radiado.
Due, percento de CO2 en la atmosfero pligrandiĝas permanente.
Trie, estanta homaro akiras energion per bruligaĵo de mineraloj, kiuj enhavas karbonon.
Do, homaro devas progresigi termonuklean energetikon.
Sxak (Tunjukkan profil) 20 Februari 2010 07.38.29
MikhailMarkeyev:Laŭ mia scio tiu dependeco ne nur ne estas pruvita, sed eĉ ne estas argumentita.
Unue, estas mezureblaj (?)parametroj, kiujn mi povas vidi kvankam proksimume. Mi parolas pri dependeco inter kvanto CO2 en atmosfero kaj koeficiento de penetreco de infraruĝa radiado.
Pruvita estas nur KORELACIO inter tiuj du valoroj, sed memoru, ke korelacio estas simetria interrilato, dum dependeco ne estas simetria. Do el korelacio ne povas sekvi dependeco
Dominique (Tunjukkan profil) 20 Februari 2010 08.54.58
Ŝak:Laŭ mia scio tiu dependeco ne nur ne estas pruvita, sed eĉ ne estas argumentita. Pruvita estas nur KORELACIO inter tiuj du valoroj, sed memoru, ke korelacio estas simetria interrilato, dum dependeco ne estas simetria. Do el korelacio ne povas sekvi dependecoCO2 kaŭzas plivarmiĝon. Ne estas multa dubo pri tio. Ne estas nur korelacio, CO2 estas kaŭzo de plivarmiĝo (inter aliaj kialoj). Kaj estas sufiĉe malnova teorio jam bone komprenata kaj akceptata: August Svante Arrhenius, kiu ricevis nobel-premion en 1903, jam komprenis la teorion de plivarmiĝo pro CO2. Eĉ se la procento de CO2 estas tre malalta en la atmosfero (nur 0.038%), ĝi tamen havas gravan plivarmigan rolon. Tio estis fakte bona ĝis nun, ĉar la tero estus malvermega sen CO2 (iom kiel la planedo Marso, kie la temperaturoj estas ĉirkaŭ −46 °C). Do la CO2 estis bonaĵo por la tero. Sed tro da bonaĵo iĝas malbonaĵo. Ĉar planedo Venuso havas tiom da CO2 (90%), ĝiaj temperaturoj estas vamegaj (460 °C). Eĉ pli varmas ol planedo Merkurio, kiu pli proksimas ol Venuso al la suno. Sen sia CO2, Venuso havus temperaturon preskaŭ kiel la tero.
CO2 kaŭzas varmiĝon, kaj varmiĝo ankaŭ kaŭzas kreskon de CO2. Estas do iom malstabila sistemo: ambaŭ kaŭzas unu la alian. En la estinteco, la temperaturoj altiĝis pro aliaj kialoj ol CO2, kaj tio poste kreskigis la procenton de CO2 (kiu sekve plialtiĝis la temperaturojn eĉ pli). Nuntempe, estas la CO2 kiu kreskigas la temperaturojn.
Jen analogio por helpi kompreni tion: fajro kaŭzas altan temperaturon. Kaj alta temperaturo ankaŭ kaŭzas fajron. Iafoje, fajro okazas pro alta temperaturo. Aliafoje, alta temperaturo okazas pro fajro. Estas la sama relacio inter CO2 kaj temperaturo.
Kompreneble, la temperaturo sur la tero dependas ne nur de la procento de CO2, sed ankaŭ de multaj aliaĵoj (metano, vaporo, suno, nuboj, pozicio de la tero, poluaĵo en la atmosfero, ktp), kaj kompreni ĉiujn kialojn sufiĉe malfacilas. Pri tio oni ja povas debati.
Eddycgn (Tunjukkan profil) 20 Februari 2010 21.21.33
Mi pensas ke jes.
Sxak (Tunjukkan profil) 23 Februari 2010 12.33.20
Senegaùlo:Ĉi tie estas pli varme nur je 10 gradoj
Ĉitie ni havas 40º,