ไปยังสารบัญ

ĉe !> akuzativo

จาก crescence, 10 มกราคม 2010

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

crescence (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 12:36:50

Saluton,
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?

dimichxp (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 12:48:35

crescence:Saluton,
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?
Tio eblas, "ĉe umon" montras iun direkton, kiu proksimigas al umo.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 13:07:11

Ĝi eblas, sed estas iom malpli ofta. Oni povas certe diri 'venu ĉe min'.

Sxak (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 13:10:11

crescence:Saluton,
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?
Eblas
Sidiĝi ĉe la tablon - ĉi tie akuzativo eĉ devas esti

crescence (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 13:27:31

Do, la korektisto de Livemocha eraris. Li ne akceptis "Mi iras ĉe la benzinejon por preni benzinon".

ceigered (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 13:30:43

Rogir:Ĝi eblas, sed estas iom malpli ofta. Oni povas certe diri 'venu ĉe min'.
Pardonu, ĉu "ĉe -n" estas la samo kiel la angla vortoj "towards" aŭ "at" (ekz: come at me)?
Mi bedaŭras por la angla ridulo.gif

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 13:41:20

Mi trovis tion en la PMEG:

Movu la ŝrankon ĉe la muron. Sufiĉus al la muro.

Ŝi transloĝiĝis ĉe sian fratinon. Sufiĉus al sia fratino

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 13:43:41

ĉe + akuzativo povas signifi plurajn aĵojn, ĉar jam la vorto "ĉe" ne estas tre klara (ĉu "proksime de", "apud", aŭ "tuŝanta"?). Plej ofte oni supozeble uzas "al" por tiu signifo.

Hispanio (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 13:53:04

Mi trovis ĉi tion en lernado > gramatiko > la tuta esperanto, sekcio pri senakuzativaj prepozicioj (en Lernu!):

Akuzativo estas neniam uzata kun: al, ĝis, de, el, da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ kaj prefere ankaŭ ne kun: ĉe, tra, preter[/i].

Miland (แสดงโปรไฟล์) 10 มกราคม 2010, 14:31:53

Jen rilata citaĵo el la PMEG (Sekcio "Ĉe + direktaj rolmontriloj"):

"Zamenhof neniam uzis ĉe + N-finaĵon, sed preferis al (sen ĉe) por esprimi moviĝon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de ĉe + N-finaĵo kiel eraron. Estas tamen klare, ke ĉe + N-finaĵo neniel estas mallogika aŭ kontraŭgramatika, same kiel de ĉe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaŭ klare, ke simpla al plene sufiĉas. La tuta afero ŝajnas bagatela. Ĉiu agu laŭplaĉe."

Estas multaj aferoj, pri kiu oni povus diri la lastajn du frazojn!

กลับไปด้านบน