讯息: 10
语言: Esperanto
crescence (显示个人资料) 2010年1月10日下午12:36:50
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?
dimichxp (显示个人资料) 2010年1月10日下午12:48:35
crescence:Saluton,Tio eblas, "ĉe umon" montras iun direkton, kiu proksimigas al umo.
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?
Rogir (显示个人资料) 2010年1月10日下午1:07:11
Sxak (显示个人资料) 2010年1月10日下午1:10:11
crescence:Saluton,Eblas
Kial "en" + akuzativo eblas, dum "ĉe" + akuzativo ne eblas ?
Sidiĝi ĉe la tablon - ĉi tie akuzativo eĉ devas esti
crescence (显示个人资料) 2010年1月10日下午1:27:31
ceigered (显示个人资料) 2010年1月10日下午1:30:43
Rogir:Ĝi eblas, sed estas iom malpli ofta. Oni povas certe diri 'venu ĉe min'.Pardonu, ĉu "ĉe -n" estas la samo kiel la angla vortoj "towards" aŭ "at" (ekz: come at me)?
Mi bedaŭras por la angla
Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月10日下午1:41:20
Movu la ŝrankon ĉe la muron. Sufiĉus al la muro.
Ŝi transloĝiĝis ĉe sian fratinon. Sufiĉus al sia fratino
darkweasel (显示个人资料) 2010年1月10日下午1:43:41
Hispanio (显示个人资料) 2010年1月10日下午1:53:04
Akuzativo estas neniam uzata kun: al, ĝis, de, el, da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ kaj prefere ankaŭ ne kun: ĉe, tra, preter[/i].
Miland (显示个人资料) 2010年1月10日下午2:31:53
"Zamenhof neniam uzis ĉe + N-finaĵon, sed preferis al (sen ĉe) por esprimi moviĝon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de ĉe + N-finaĵo kiel eraron. Estas tamen klare, ke ĉe + N-finaĵo neniel estas mallogika aŭ kontraŭgramatika, same kiel de ĉe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaŭ klare, ke simpla al plene sufiĉas. La tuta afero ŝajnas bagatela. Ĉiu agu laŭplaĉe."
Estas multaj aferoj, pri kiu oni povus diri la lastajn du frazojn!