Přejít k obsahu

Prononco

od uživatele Eddycgn ze dne 13. ledna 2010

Příspěvky: 73

Jazyk: Esperanto

Eddycgn (Ukázat profil) 19. ledna 2010 11:43:35

oksigeno:Saluton,
Por mi la plej malfacila kombinaĵo eble estas "tc".
Se vi serĉos "langrompilo" sur Vikipedio vi trovos bonajn ekzemplojn por taŭzi la langon lango.gif
Ĉu vi konas vorton kun "tc"? Eble, se ĝi estas kunmetita vorto, oni povas enmeti "e" kiel darkweasel eksplikas...

sinjoro (Ukázat profil) 20. ledna 2010 12:25:29

Eddycgn:
Ĉu vi konas vorton kun "tc"? Eble, se ĝi estas kunmetita vorto, oni povas enmeti "e" kiel darkweasel eksplikas...
Ekz. tutcerte - se la prononco malfacilas, oni povas ja diri tute certe.

Eddycgn (Ukázat profil) 20. ledna 2010 12:31:55

sinjoro:
Eddycgn:
Ĉu vi konas vorton kun "tc"? Eble, se ĝi estas kunmetita vorto, oni povas enmeti "e" kiel darkweasel eksplikas...
Ekz. tutcerte - se la prononco malfacilas, oni povas ja diri tute certe.
Mi skribus "tutecerte". Se ĝi estas permesata.

darkweasel (Ukázat profil) 20. ledna 2010 14:55:54

Eddycgn:
sinjoro:
Eddycgn:
Ĉu vi konas vorton kun "tc"? Eble, se ĝi estas kunmetita vorto, oni povas enmeti "e" kiel darkweasel eksplikas...
Ekz. tutcerte - se la prononco malfacilas, oni povas ja diri tute certe.
Mi skribus "tutecerte". Se ĝi estas permesata.
Ne, laŭ PMEG:
Oni ne uzas ligfinaĵon en tiaj kombinoj, kie la antaŭelemento plej nature fariĝas A-vorto, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingro[Jĝ.1] = “fingrospeco, kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj”. Apenaŭ eblas la signifon klarigi en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras *dikofingro*, nek *dikafingro*, sed je bezono dika fingro. La alternativo al grandmagazeno estas granda magazeno (ne *grandomagazeno* aŭ *grandamagazeno*), ĉar la signifo estas “magazenspeco aparte granda”. Anstataŭ Nov-Zelando oni povas diri Nova Zelando (ne *Novo-Zelando* aŭ *Nova-Zelando*). Simile estas ĉe agaj vortoj, kie la preciziga antaŭelemento montras econ, kiu rezultas el la ago: ruĝfarbi → farbi ruĝa, farbi tiel ke io fariĝas ruĝa; plenŝtopi → ŝtopi plena; satmanĝi → manĝi ĝis oni estas sata. Ankaŭ en tiaj kombinoj oni ne uzas ligfinaĵon. Same en agaj kombinoj, kie la antaŭelemento montras la manieron de la ago, oni kutime ne uzas ligfinaĵon, sed preferas je bezono disigi la kombinon: laŭtlegi → legi laŭte.
*tutecerte* estas, kia ajn estas la regulo, tre stranga vorto, kaj estas sendube preferinde aparte skribi "tute certe".

Eddycgn (Ukázat profil) 20. ledna 2010 15:37:35

@darkweasel
Mi celas nur faciligi la prononcon, kiam iaj konsonantoj renkontiĝas, sed ŝajne la reguloj estas tre komplikaj, ĉu ne?
Eddi

marcuscf (Ukázat profil) 25. února 2010 19:14:57

Estas tre interesaj la malfacilecoj laŭ deveno de la parolanto.

Por mi, SC estis problemo. Mi ja kapablas prononci C, sed "socisciencisto" estas iom malfacila vorto lango.gif kaj eksciti estas terura. Konscie, akcento... Min surprizas ke Esperanto havas la simplan vorton "esprimo" anstataŭ "eksczscprimo" lango.gif

Por mi, alia malfacilaĵo estis Ĥ. Mi ofte miksis H kaj Ĥ, ĉar por mi, ili sonas ekvivalentaj.

Mi bezonis praktiki multajn fojojn la esprimo "ĉiuj kiuj", ĉar mi volis ke ĝi ne sonu kiel "ĉiŭi kiŭi" (ĉu aŭdeblas la diferenco?)

Min amuzas ke iuj ne povas prononci eŭ, ĉar en la portugala la vorto "eu" havas la saman sonon kaj signifas simple "mi". Do oni parolas ĝin multajn fojojn en la tago.

Alia malfacila litero estas... "O" je la fino de la vortoj! En la portugala, kiam la vorto finiĝas per ne akcentata O, oni prononcas U senkonscie. Kiam mi parolas mi bezonas esti atenta por ke tio ne okazos.

Eddycgn (Ukázat profil) 25. února 2010 19:21:26

marcuscf:Estas tre interesaj la malfacilecojn laŭ deveno de la parolanto.
....
Mi kredas ke esperanto parolata per blazilano estas tre agrable, ion nazale, kiel canto de Carlos Jobim.

Ĉaŭ

Matthieu (Ukázat profil) 25. února 2010 19:41:04

Neniu sono estas malfacila por mi. H, Ĥ kaj R povas ĝeni francojn, sed ne min.

Por R, mi elparolas alveolaran bateton ([ɾ], kiel hispana intervokala r), ĉar vibra R ([r]) povas esti malfacila por mi, depende de la ĉirkaŭaj sonoj.

anteoesp (Ukázat profil) 22. dubna 2010 7:07:54

por mi mem neniu litero malfacile prononciĝas,sed mi ne komprenas kial multaj homoj emas parolante miksi t,d;k,g;p,b.

darkweasel (Ukázat profil) 22. dubna 2010 12:23:22

anteoesp:sed mi ne komprenas kial multaj homoj emas parolante miksi t,d;k,g;p,b.
Ĉar iliaj sonoj estas tre similaj. Ili diferencas nur en la voĉeco (vibranteco de la voĉkordoj).

Kvankam en la germana, mia denaska lingvo, teorie ekzistas diferenco inter tiuj sonoj, almenaŭ en Aŭstrujo ni emas nezorge elparoli ilin, tiel ke ni miksas ilin. Ekzistas nur malmultaj germanaj vortoj, en kiuj tiu diferenco vere ŝanĝas la signifon, kaj tial oni kutime komprenatas eĉ sen tiom zorga atento pri la voĉeco.

Zpět na začátek