Al la enhavo

Prononco

de Eddycgn, 2010-januaro-13

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2010-januaro-14 12:38:49

jaĝi:Precipe mi volas koni diferencon inter 'ĝ' kaj 'ĵ'. Kiel vi distingas ilin? Bonvole konigu al mi.
Por iuj ajn japanaj parolantoj, mi pensas ke la "ĝ" estas kiel "ぢ", kaj "ĵ" estas kiel "じ", almenaŭ historie - sed mi ofte aŭskultas al la Japana lingvo, kaj mi ne pensas ke mia klarigo estas bona, ĉar mi plejofte aŭdas "ĝi" sonon kaj malplejofte aŭdas "ĵi" sonon rideto.gif Kaj mi ne estas profesoro de la Japana lingvo (bedaŭrinde rido.gif).

La plej malfacilaj sonoj por mi estas la L, Ŭ, C (kiam proksima al aliaj consonantoj aŭ unua), kaj fojfoje la R.
La L - ĉar mi estas Sudaŭtraliano, kaj mi havas la saman problemon kiel N244 (malhela/velara L, kiam ĝi estas malantaŭ vokaloj)
La ŭ - ĉar mi intermiksas malhela L, hela L kaj la Ŭ.
La C - ĉar mi nur uzis ĝin en aliaj lingvoj kiam ĝi estis vortfina aŭ en la Japana "tsu つ"
La R - ĉar mi parolas la Angla lingvo! rido.gif

Telperiën (Montri la profilon) 2010-januaro-14 12:40:03

Jen kompleta kaj facile komprenebla helpo: Skribo kaj elparolo [SURKLAKU]

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-14 12:40:36

jaĝi:Pardonon, ankoraŭ foje demandoj.

Kiel vi prononcas 'v'-n kaj 'f'-n? Tiuj ne estas en japana lingvo.

Mi lernis en leciono de angla lingvo, ke oni prononcas ilin mordante per dentoj suban lipon. Sed poste mi legis en alia libro, ke oni prononcas ilin tuŝante enan flankon de suba lipo per superaj dentoj. Ĝis tiam mi prononcas tiel. En viaj lingvoj, kia?

Kaj, pri 'ng'. Kiel vi prononcas 'Hongkongo'n? Mi lernis, ke 'ng' estas 'n' sonoriganta nazon. En japana lingvo, oni senkonscie distingas 'm'-n, 'n'-n kaj 'ng'-n. Tamen iam mi aŭdis, ke iu japana esperantisto prononcis 'Hongkongo'n simile al 'Hongukongo'. Ĉu vi kutime klare prononcas 'g'-n de 'ng'?
Saluton, jen mia konsilo :

Por la "f":
Kiel la japana (f aŭ p) en « Nippon »
Do vi devas suprenlevi iomete la superan lipon. Nesonora.

Por "v" la sama sistemo, tamen sonora.

Por "ng":
mi kredas ke en "ng" la "n" devas esti elparolita per lingvo pli retrata ol en "n" kaj la pinto de la lango ne devas tuŝi la dentojn.
Amike

Telperiën (Montri la profilon) 2010-januaro-14 12:45:54

Ankaŭ interese estus legi tiujn du:

Listo de misprononcadoj
Prononco de Esperanto

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-14 12:48:43

jaĝi:Precipe mi volas koni diferencon inter 'ĝ' kaj 'ĵ'. Kiel vi distingas ilin? Bonvole konigu al mi.
Por fari la ĵan sonon, vi devas prononci ŝon, sed via gorĝo ankaŭ devas vibri.

Ĝa sono similas al la ĉa sono. Sed por ĝo via lingvo devas esti iom pli malantaŭ ol por ĉo, netuŝante la dentojn.

jaĝi:Kiel vi prononcas 'v'-n kaj 'f'-n? Tiuj ne estas en japana lingvo.
Denove, gorĝa vibro diferencigas ilin. Por fo la gorĝo ne vibras. Tamen por vo, vibras.

Tuŝu vian gorĝon per fingro! Vi vidos, pri kio mi parolas.

jaĝi:Kaj, pri 'ng'. Kiel vi prononcas 'Hongkongo'n? Mi lernis, ke 'ng' estas 'n' sonoriganta nazon. En japana lingvo, oni senkonscie distingas 'm'-n, 'n'-n kaj 'ng'-n. Tamen iam mi aŭdis, ke iu japana esperantisto prononcis 'Hongkongo'n simile al 'Hongukongo'. Ĉu vi kutime klare prononcas 'g'-n de 'ng'?
Mi ne scias kiel helpi vin pri tio. Provu prononci ĉiu leteron aparte unu la alia. Ne estas tre flue, sed estas certe bona esperanto.

ceigered (Montri la profilon) 2010-januaro-14 13:00:48

jaĝi:Kiel vi prononcas 'v'-n kaj 'f'-n? Tiuj ne estas en japana lingvo.
F/V estas kun la MALSUPRA lipo kaj la SUPRA dentaro (edit: BEDAŬRAS! Mi estas stultega kaj intermiksis la malojn!). Ventu inter la lipo kaj dentaro. V estas voĉa, kiel Z estas kontraŭ S.
Kaj, pri 'ng'. Kiel vi prononcas 'Hongkongo'n? Mi lernis, ke 'ng' estas 'n' sonoriganta nazon. En japana lingvo, oni senkonscie distingas 'm'-n, 'n'-n kaj 'ng'-n. Tamen iam mi aŭdis, ke iu japana esperantisto prononcis 'Hongkongo'n simile al 'Hongukongo'. Ĉu vi kutime klare prononcas 'g'-n de 'ng'?
Ng = んぐ、んぎ、んげ、んが、んご kaj tiel plu - kiel Indonezia aŭ Malajzia "ngg". Sed, fojfoje mi prononcas "ng" kiel en la Angla vorto "singer", ĉar tia sono estas pli natura por ni kiuj estas ĝermanaj parolantoj, aŭ tiel mi pensas rideto.gif

jagxi (Montri la profilon) 2010-januaro-14 13:37:46

Koregan dankon por multaj konsiloj!

Pri 'f'. Oni ŝanĝas 'fa, fi, fu, fe, fo'-n, en la japanajn 'hŭa, hŭi, hu, hŭe, hŭo'. Dentaro ne tuŝas al lipo. Nek lipoj unu al la alia.

Kiam mi interparolis kun iu korea esperantisto, tiu prononcis 'fa, fi, fu, fe, fo'-n kiel 'pha, phi, phu, phe, pho'. Ankaŭ en korea lingvo ne estas la prononco 'f', tial korelingvanoj ŝanĝas 'f'-n en 'ph'-n. En japana lingvo ne estas prononco 'ph'. Tial al miaj oreloj, unue ili aŭdiĝis kiel 'pa, pi, pu, pe, po'. Sed poste aŭdinte ripete tiujn prononcojn, kaj la prononcon 'f', kiun eldiris tiu, kiu denaske prononcas 'f'-n, mi sentis ke koreaj ŝanĝiĝoj estas pli proksimaj al ordinala 'f' ol japanaj ŝanĝiĝoj.

Laŭ Eddycgn, f estas simila al p en 'Nippon'. Ĉu mia tiama sento estas prava?

Rogir (Montri la profilon) 2010-januaro-14 14:08:16

Fakte la nomo de la urbo estas Honkongo, ne Hongkongo. Do vi ne devas elparoli g inter n kaj k.

MikeDee (Montri la profilon) 2010-januaro-14 14:33:15

la elparolo al multa lingvo ankaŭ Esperanto http://www.forvo.com/languages/eo/

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-14 14:42:02

jaĝi:Laŭ Eddycgn, f estas simila al p en 'Nippon'. Ĉu mia tiama sento estas prava?
Kiel "Nippon", tamen:
1. la supraj dentoj tuŝas la suban lipon
2. la supra lipo estu suprenlevita

Reen al la supro