Al la enhavo

Kubo!

de jan aleksan, 2010-januaro-15

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Rodrigoo (Montri la profilon) 2010-januaro-18 05:39:29

Miaj planoj ja estis partopreni IJK-n, UK-n kaj ILEI-seminarion, sed nun mi kandidatiĝas al esploradlaboro en Nederlando... se mi sukcesos akiri la laboron, evidente mi ne povus iri al Kubo, sed alikaze, mi certe iros.

Sammondane,
Ĥod

Martinbr (Montri la profilon) 2010-januaro-18 17:28:41

mi ne partoprenos aranĝon en Kubo, ĉar la vojaĝo estus tro multekosta. Anstataŭe mi verŝajne partoprenos en la SES de lernu! (kaj la tiea "Flugiloj"-seminario).

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-18 18:05:47

Martinbr:mi ne partoprenos aranĝon en Kubo, ĉar la vojaĝo estus tro multekosta. Anstataŭe mi verŝajne partoprenos en la SES de lernu! (kaj la tiea "Flugiloj"-seminario).
Partoprenantoj de UK rajtas havi rabaton por kelkaj flugoj: vidu tie

Martinbr (Montri la profilon) 2010-januaro-18 22:53:25

Dankon, Jan, pro la atentigo. Tamen bileto al Piestany kostas eĉ malpli. rideto.gif

Kaj krome, mi plie emas partopreni aranĝon kiel SES-on ol UK-on.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-januaro-19 09:00:09

Martinbr:Dankon, Jan, pro la atentigo. Tamen bileto al Piestany kostas eĉ malpli. rideto.gif

Kaj krome, mi plie emas partopreni aranĝon kiel SES-on ol UK-on.
ankaŭ IJK okazas tie^^. bonvolu klarigi kion vi ne ŝatas en UK. ĉu vi jam partoprenis?

Dozorca (Montri la profilon) 2010-januaro-20 22:50:10

Por forveturi al Kubo oni devas fari multe da mono malgajo.gif

Reen al la supro