ไปยังสารบัญ

Kubo!

จาก jan aleksan, 15 มกราคม 2010

ข้อความ 16

ภาษา: Esperanto

Rodrigoo (แสดงโปรไฟล์) 18 มกราคม 2010, 05:39:29

Miaj planoj ja estis partopreni IJK-n, UK-n kaj ILEI-seminarion, sed nun mi kandidatiĝas al esploradlaboro en Nederlando... se mi sukcesos akiri la laboron, evidente mi ne povus iri al Kubo, sed alikaze, mi certe iros.

Sammondane,
Ĥod

Martinbr (แสดงโปรไฟล์) 18 มกราคม 2010, 17:28:41

mi ne partoprenos aranĝon en Kubo, ĉar la vojaĝo estus tro multekosta. Anstataŭe mi verŝajne partoprenos en la SES de lernu! (kaj la tiea "Flugiloj"-seminario).

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 18 มกราคม 2010, 18:05:47

Martinbr:mi ne partoprenos aranĝon en Kubo, ĉar la vojaĝo estus tro multekosta. Anstataŭe mi verŝajne partoprenos en la SES de lernu! (kaj la tiea "Flugiloj"-seminario).
Partoprenantoj de UK rajtas havi rabaton por kelkaj flugoj: vidu tie

Martinbr (แสดงโปรไฟล์) 18 มกราคม 2010, 22:53:25

Dankon, Jan, pro la atentigo. Tamen bileto al Piestany kostas eĉ malpli. rideto.gif

Kaj krome, mi plie emas partopreni aranĝon kiel SES-on ol UK-on.

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 19 มกราคม 2010, 09:00:09

Martinbr:Dankon, Jan, pro la atentigo. Tamen bileto al Piestany kostas eĉ malpli. rideto.gif

Kaj krome, mi plie emas partopreni aranĝon kiel SES-on ol UK-on.
ankaŭ IJK okazas tie^^. bonvolu klarigi kion vi ne ŝatas en UK. ĉu vi jam partoprenis?

Dozorca (แสดงโปรไฟล์) 20 มกราคม 2010, 22:50:10

Por forveturi al Kubo oni devas fari multe da mono malgajo.gif

กลับไปด้านบน