본문으로

Homlupo: La teruro komenciĝas

글쓴이: Rogir, 2010년 1월 17일

글: 86

언어: Esperanto

gyrus (프로필 보기) 2010년 1월 24일 오전 10:37:56

Ho jes, mi pensis iom kiam mi sendis la lastan mesaĝon ke sajnis kulpe lango.gif.

ceigered (프로필 보기) 2010년 1월 24일 오전 11:07:40

gyrus:Ho jes, mi pensis iom kiam mi sendis la lastan mesaĝon ke sajnis kulpe lango.gif.
Haha jes *svingas forkegon Gyrusen* lango.gif

Sed, Paul estas tre mallaŭta, tial tia situacio estas danĝera...

Tial nun mi suspektas Paulon pli ol vi, ĉar li ne defendas sin kontraŭ vi kaj Fizikisto...

Ankaŭ, kie estas Adrideo?........ Mmmm... Ili ambaŭ ankoraŭ ne parolas.

fizikisto (프로필 보기) 2010년 1월 24일 오전 11:15:48

Mi ne vidas kialon ŝanĝi mian unuan elekton. Do, mi denove elektas Paulon.

Laŭ mi, ni devos zorge rigardi Adrideon dum la sekvonta tago! Li estas ankaŭ suspektinda.

horsto (프로필 보기) 2010년 1월 24일 오후 12:35:05

La dua voĉdonado nun estas decidita, mankas nur la voĉo de adrideo, mi tuj aldonos ŝian voĉon al la rezulto kiam mi ricevis ĝin. Nun la decido:
.
ceigered: PaulExcoff
fizikisto: PaulExcoff
PaulExcoff: Gyrus
gyrus: PaulExcoff
.
La vilaĝanoj decidis ekzekuti Paŭlon, kvankam ne ekzistis pruvoj kontraŭ li. La timo de la vilaĝanoj estas tiel granda, ke ili agis nur laŭ suspektoj. Sed ili eraris, PaulExcoff ne estis homlupo, li estis vilaĝano kaj ankaŭ eĉ la klarvidulo.
Tio estas granda perdo, nun restas nur du vilaĝanoj kontraŭ du homlupoj.
Estis longa tago, kaj nun jam noktiĝas.
.
Dum la nuna nokto mi bezonas la elekton de la homlupoj kaj tiu de la protektisto. La sekvonta tago ekos kiam mi havas ĉion necesan.

fizikisto (프로필 보기) 2010년 1월 24일 오후 2:17:42

Ve, denove ni ekzekutis senkulpulon! Tiuj homlupoj vere estas tre danĝeraj. Nun ni devas batali duope kontraŭ ili. Mi vere timas la komenciĝantan nokton, ne estas facile ekdormi. Tamen, mi deziras bonan nokton.

gyrus (프로필 보기) 2010년 1월 24일 오후 6:42:50

Kaj tiam estis nur tri. Mi ĝojas, ĉar lastafoje mi ludis Homlupoj mi mortis la unua raŭnde.

horsto (프로필 보기) 2010년 1월 24일 오후 9:22:00

Jen la komenco de nova tago! Bonaj novaĵoj por la vilaĝanoj: La homlupoj rezignis mortmordi plian vilaĝanon. Neniu mortis.
.
Nun necesas ke la vilaĝanoj longe diskutu kaj bone pripensu la situacion, la homlupoj estas tre ruzaĉaj. Plia mortanta vilaĝano certe signifas la venkon de la homlupoj.
Do diskutu kaj poste voĉdonu pri la sekvonta ekzekuto. Post kiam la diskutado estos finita kaj post kiam ĉiu donis sian voĉon mi publikigos la rezulton kaj la sekvonta nokto ekos.

ceigered (프로필 보기) 2010년 1월 25일 오전 5:06:29

Certe, adrideo estas homlupo. Li ne parolas kun ni, kaj nia nombro malgrandiĝas. Gyrus aperas pli senkulpa, ĉar li sonos nun pli tima pri la homlupoj ol pri la vilaĝoj. Homlupoj ne estas tima pri homlupoj! lango.gif

fizikisto (프로필 보기) 2010년 1월 25일 오전 8:31:36

Ho, ni ĉiuj vivas ankoraŭ!

Hm, ankaŭ mi estis certe, ke Gyrus estas senkulpa, sed tiam ceigered kaj adrideo devas esti homlupoj. Tio signifus ke ceigered akuzas sian kolegon. Aŭ li volas konfuzi nin aŭ Gyrus kaj Adrideo estas homlupoj.

ceigered (프로필 보기) 2010년 1월 25일 오전 11:18:49

fizikisto:Ho, ni ĉiuj vivas ankoraŭ!

Hm, ankaŭ mi estis certe, ke Gyrus estas senkulpa, sed tiam ceigered kaj adrideo devas esti homlupoj. Tio signifus ke ceigered akuzas sian kolegon. Aŭ li volas konfuzi nin aŭ Gyrus kaj Adrideo estas homlupoj.
Eble, ke vi ankaŭ estas la homlupo. Sed estas ankaŭ eble ke ni ĈIUJ estas homlupoj. Sed grupsinmortigo ne eblas en tiu ĉi ludo, kaj ĝi ne estas alternativo rido.gif. Tial, mi proponas ke ni analizi la kvietan ludanton, ĉar li eble mortigas nin kiam ni voĉdonbatali.

Tamen, eble li simple forgesis pri la ludo kaj eĉ ne scias ke li estas suspektinda lango.gif

다시 위로